Konservi cindrojn de japanlogxantaj koreoj kaj deziri reunuigxon de Koreio kaj pacon.

El iu ĵurnalo en 2009

この記事によると、終戦(すなわち朝鮮半島の日本からの解放)から一月も経たない1945年9月7日に米軍が朝鮮半島に上陸し、朝鮮半島を米軍の属国にするため「赤狩り」が始められ、3年間で50万人もの命が奪われたという。


La ĉefpastro JUN Pjogam de KOKUHEI-ĴI Templo, Tokio Higaŝimurajama-urbo

Pastro Jin agadas por "ne ripetu malfeliĉan historion inter Japanujo kaj Koreujo", kaj por "vera amikeco inter ambaŭ lando". Li ankaŭ prelegas en loka pacama kunveno de la asocio de "la artikolo 9". En la templo KOKUHEI-ĴI dormas la cindroj de japanloĝantaj koreoj, en kiuj estis ankaŭ juĝe kondamnitaj kiel B kaj C klasaj militkrimuloj.

Restas kopso (natura arbaro) en la regiono MUSAŜINO, en kiu estas la urbo HIGAŜIMURAJAMA. La templo KOKUHEI-ĴI troviĝas tie. En la jaro 1956, la Granda zenisma pastro Rju-ĴonMuk malfermis la templon dezirante, "mia patra lando (Koreujo) iĝu paca". Nuna ĉefpastro, JUN PjoGam estas tria-generacia. En cindra domo (kolombario) la japanloĝanta koreaj cindroj estas konservataj respektate. Mi intervjuis al JUN ĉefpastro pri paco. (raportisto M-S)


Ankoraŭ daŭras tragedio de milito

Mia patro, kiu sukcedis (ricevis) la postenon de la dua-generacia ĉefpastro, estis pastro de HAEINSA Templo en la Korea duoninsulo. La templo estas tiel historia, ke nun ĝi estas registrita kiel Monda Heredaĵo. Sed kiam Japanio okupis Korean duoninsulon en la jaro 1910, japanaj pastroj eniris en la templo, kaj mia patro eliris al Japanujo.
Por la Korea duoninsulo la 15a tago de aŭgusto 1945 estas ja la "liberiĝa tago" de regado (koloniado) de Japanujo. Sed, samtempe, de tiam la Korean duoninsulon kovris ree nova tragedio.
La 7an de septembro 1945, ankoraŭ ne pasis unu monaton de la "liberiĝa tago", USONa armeo surlandiĝis, kaj en tri jaroj ili mortigis duonmilionon da personoj pro "fortimigi ruĝon". Tio celis fari Koreujon dependa regno de USONo. Kaj okazis milito, kaj mia patrujo estis departigata en nordon kaj sudon. En Japanio multe troviĝas cindroj kiuj ne povas reveni patrujon (Koreujon). "KOKUHEI-Ĵi" atendas, "en la reunuiĝa tago de nordo kaj sudo, ni revenu nian patrujon kun cindroj".
En la jaro 2000 unu japanloĝanta koreo foriris en la najbara psikiatria (mensmalsana) hospitalo, je 80 jaraĝo. Lia psiko malsaniĝis tiam, kiam li estis japana soldato. la 7an de aŭgusto en 1945 (antaŭ 8 tagojn de milit-finiĝo) li enhospitaliĝis kiel "japano". Ĝis morto li ne havis kontakton al lia patrujo, nek al familiano, kaj lia tuta vivo estis en hospitalo.
Post lia morto oni trovis liajn familianojn. Oni ekkontaktis la fratojn, sed ili rifuzis akcepti lian cindron. Ili diris, "ni ne permesas nian fraton, ĉar li kunlaboris kun japana armeo, kaj turmentis koreojn".
Ankoraŭ nun daŭras multaj tragedioj pro la okupado de Japanio kaj pro la posta apartigo de patrujo. Troviĝas cindroj, pri kiuj oni ne povas eĉ komuniki kun kies familio, ĉar la familio loĝas en Norda Korejuo. En viktimoj de la Granda Aerbombado al Tokio (1945) troviĝas koreoj. almenaŭ 400 personoj fariĝis senfamiliaj cindroj.
Nordo Koreujo kaj Sud Koreujo ankoraŭ nun estas en la "milito". La Korea Milito ne estas "finiĝinta" sed en "armistico (halto)". Ĝis nun venis multfoje la krizo de remilito. Unu el la fortoj, kiuj retenis la remilitiĝon, estas la artikolo 9 de la konstitucio de Japanio, najbara lando. Mi opinias, ke ankaŭ 21a jarcenta Korea Duoninsulo bezonas la ideon kiel la artokolon 9 de Japana konstitucio.

"Kune Vivu"

Homaro ripetadis militon en sia longa historio. Homoj mortigis aliajn homojn por vivigi sin mem, kaj homoj militadis por gajni profiton.
Sed tio, kio povas elekti ne mortigi malŝatantan homon kaj kunvivi, estas homo. Tian principon montras la Japana konstitucio. Per la 9a artikolo homaro enpaŝis en la mondon, "en kiu ĉiuj ne militu kaj vivu pace".
Tamen aliflnake troviĝas homoj, kiuj utiligas la 9an artikolon trodige. "Pro la 9a artikolo ni ne povas ekmiliti, nek povas havi nukleajn armilojn. Tial ni faru militaliancon kun USONo, kaj petu gardi nin per nukleaj armiloj". Sed la finiĝo de la milito ne estas danke al la atomaj bombadoj. Inkluzive de USONo, ĉiu lando devas deklari, "abolu nukleajn armilojn".
Japanio ankaŭ estas tia malorda lando, ke oni ne trovas alian similan landon --- la nombro de memmortiguloj superas tridek mil ĉiu-jare. Esence ne troviĝas "mort-dezira" homo. Pro manko de mono, senlaboreco aŭ senhelpeco, do senespero elektigas morton al homo. Kaj ne troviĝas homo, "kies morto ekster ies intereso". / Kaj ne troviĝas malgrava homa vivo. "Vivu kune", garantii esperon estas la respondeco de politiko.
Teni pacon bezonas ekstran grandan penon. Havi la 9an artikolon ne estas belege. Ne utiligante la 9an artikolon arbitre, respektinda estas la vivo de homoj, kiuj gardas la artikolon, kaj pripensas kaj agadas kiel vivi sen milito kaj sen murdo.



ĈAPITRO 2 REZIGNO DE MILITO (el la Japana konstitucio)


ARTIKOLO 9.
La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan sur justeco kaj ordo, por ĉiam forlasas militon kiel ekfunkcion de ŝtatpotenco kaj minacon per armforto aŭ ĝian uzon por solvi internacian konflikton.
Por realigi ĉi tiun celon ĝi ne tenas landan, maran, aeran, kaj aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas militrajton de la regno.


モトの日本語がわからないでしょうが、読んで文章がおかしいところをご指摘いだたけるとうれしいです。
「死んでもいい人」というのは、訳文にこまりましたが、"kies morto ekster ies intereso"と malgrava homa vivo と併記してみました。やっぱり変?