Nova (mal)ricxa tavolo en Japanio

http://gendai.ismedia.jp/articles/-/33286

Ĉi tiu lando estas dividita en riĉan tavolon kaj malriĉan tavolon. La konflikto komenciĝis inter NOV-riĉa-tavolo kaj NOV-malriĉa-tavolo

1. Reciproke blasfemantaj riĉuloj kaj malriĉuloj --- respektivaj vivoj kaj opinioj

Tiuj kiuj ne pagas imposton, eliru el Japanio! "La tarifon de heredaj impostoj faru al 100 procentoj! Iĝu nude, kaj konkuru kontraŭ ni!" "Mortopunon al impostevita riĉulo!"
Sub la daŭre reduktiĝanta ekonomio, nur malmulto povas manĝi malgrandan pasteĉon. La aliaj multoj falas malriĉajn. Japanio, "la lando --- plej sukcese socialismiĝadi", iam oni diris. Japanoj ĝuis egalecon kontente. Sed jam ni ne povas retroiri tiaman tempon.

Dorsa vera figuro

En japanio ultra-"malegala socio" estas komenciĝanta. Riĉuloj fariĝas pli riĉe, malriĉuloj plie malriĉiĝas.
40-50 jaraĝaj mezaĝuloj, kiuj perdis laboron pro bankroto kaj pro maldungo, nun suferas en nekredebla malriĉo. Aperas nun nova malriĉa tavolo, kiun oni ne vidis antaŭe.

Ili (mezaĝaj maldungitoj, senlaboruloj) malfacile redungiĝas kiel regula dungito, kaj ili ne dungiĝas kiel eĉ provizora dungito pro sia aĝo alta. Ili nevole taglaboras por manĝi. Ili malriĉiĝas.
La specoj de taglaboro estas diversaj: fabrikado, helpo de translokiĝo, distribuo de afiŝetoj, deĵori en telefoncentralo, laboro en provizejo ktp. Ili translokas ĉi tien kaj tien serĉante laboron. Ili tranoktas tuttaga ejo (ret-kafejo, publika banejo aŭ sur benko! k.a.). Krome la salajro estas plej malmulta. Kiam ili povus gajni kvin-horan laboron, ili ricevas 4000 enojn unu tage. La veturkosto al laborejo estas sia ŝarĝo. El la ricevita salajro ili pagas la tranoktejon kaj manĝaĵon. Se en la sekvonta tago ili ne havus laboron, tuj ili estas senmonulo. (S-ro HOŜINO-Juuiĉi, vicsekretariestro de sindikato de senditaj laboristoj)

Mezaĝuloj, kiuj hieraŭ estis en kompleto da vestoj, hodiaŭ ili amase vice vagadas tra la lando ĉasante tag-monon. Tio estas naŭza bildo. Sed tio estas la fenomeno de nova malriĉa tavolo, kiu subite aperas en Japanio.
...