「お疲れ様」 O-cukare-sama / Nova salutanta vorto el Japanio

Ocukaresama (o'tsukare'sama) estas japanlingva saluta vorto, kiun oni uzas rekte por danki kaj konsoli iun pri (pro / por) ies labor(eg)o. Ekzemple kiam laborinta patr(in)o revenas hejmen, la familiano alsalutas al li dirante "Ocukaresama (-deŝita)"; kiam la taga laboro finiĝas, kolegoj alsalutas reciproke, "Ocukaresama (-desu)".
La vorto "ocukaresama" konsistas el "o", "cukare" kaj "sama". La "o" estas ĝentila prefikso de la vorto; la "cukare" estas la radiko de la vorto "laciĝ/i"; kaj la "sama" estas la finaĵo ĝentila, kiun oni metas post homa nomo, kaj ĝi estas sama esperante "sinjor(in)o". Kaj fojfoje aldonata vorto "desu" aŭ "deŝita" estas "estas" aŭ "estis".
Do, "Ocukaresama" signifas, ke vi fariĝis jam laculo (aŭ laciĝinto) pro via kara diligenta valora estiminda laborego kaj iu dankas, estimas kaj konsilas vin.
En Japanio laboristoj ĉiutage salutas dirante "ocukaresama " je la fino de la taga tasko.





Do, mi proponas, ke salutu dirante "Kara laculo (estas vi)" aŭ "Estiminda laciĝinto (estas vi)" je la fino de la laboro, kunsido, kongreso aŭ aliaj aranĝoj. Oni diras ĝin antaŭ "ĝis la revido".


「お疲れ様」って、「(あなたは大事な仕事で)疲れた人(です)。ありがとう、休んでください」っていう意味だろうから、エスペラントでは「かーら・らつーろ」とか「えすてぃみんだ・りつぃじんと」とか言うのに相当すると思う。