La signifo de la interpretado (ludo) en tradukita teksto 3

Daŭrigo

La signifo de la interpretado (ludo) en tradukita teksto 3

de Oomura-Emiko (tradukisto, la prezidanto kaj direktanto de "Tokia ĥoro")
(el Tokia Bach ĥoro "Monata Cirkulero" n-ro 23, 1964, majo)

Komuna sento tra la lingvoj

    Nu, de nun ni pripensu ĉi tiun aferon iomete. Laŭ mia opinio, ĝenerale lingvo havas du elementojn, unue logikan sencon kaj aliflanke impresitan enhavon de vorto-sento. Tio, kion ni antaŭ ĉio devas porti minimume per la vortoj, estas la unua elemento. En preskaŭ tuta mondo troviĝas la komunaj vortoj, kiuj estas universale interpreteblaj reciproke. Ni ofte miras renkonti tiajn vortojn sur la vojaĝo en alilandoj, ke similaj esprimoj troviĝas neatendite. En tia okazo ni sentas familiarecon, malgraŭ diversaj aspektoj inter si homaro estas tre familia. Tial mi kredas, tio estas la plej proksima vojo al la monda paco, ke ĉiuj landanoj libere vojaĝas, interŝanĝas amikecojn kaj ripetas tiajn spertojn tre ofte.

http://www.ac.auone-net.jp/~bach2/meaning.htm

Daŭrigota