"Nudpieda Gen" kaj la verkisto-mangaisto s-ro Nakazawa


La bildliteraturo, mangao, "Nudpieda Gen" estas jam parte tradukita en diversaj lingvoj. Kaj la verkisto estas s-ro Nakazawa. Li jam komplete traverkis 10 volumojn de "Nudpieda Gen" ĝis la jaro 1985. Sed liaj okuloj malsaniĝis, kaj li finis sian mangaistan agadon en 2009. Sed li tre forte deziras pacon kaj kompletan abolon de nukleaj armiloj. Do, li filmludis en la kino "Hiroŝimo, kiun vidis Nudpieda Gen".
Hodiaŭ matene en la intervjuo de radio-elsendo Nakazawa diris:

    Mia patrino mortis post kelkaj jaroj de la atom-bombado, kaj mi cindrigis ŝin (laŭ japana moro). Kutime ostoj restas, sed ŝiaj ostoj preskaŭ ne restis. La atombomba radioaktiveco mordis ne nur mian karan patrinan vivon, sed ĝis ostojn (li kredas tiel). Do, mi verkis mangaojn pri anti-nuklean armilon. Tamen jam mi povas verki nenion, ĉar miaj okuloj ne sufiĉe funkcias. Sed mi devas/volas fari ion ajn en mia kapablon. Do, mi filmludis. Geknaboj, junuloj, maljunuloj, iu ajn sciu la teruron kaj vanon de nukleajn forojn, kiujn ne povas regi homaro.

La kino estas publikita de hodiaŭ.



www.youtube.com