名草神社三重塔 / La trietagxa pagodo de NAGUSA templo (sanktejo)


La trietaĝa pagodo de NAGUSA templo estis konstruita en la granda sanktejo IZUMO.

    La trietaĝa pagodo de NAGUSA templo estas nacia grava kultura valoraĵo ekde 1904-2-18. Oni nomas ankaŭ "MYOOKEN-trietaĝa turo" (ĉi-sekve "Trietaĝa turo"). Antaŭ la dua mondmilito oni laŭdante nomis ĝin "Nacia trezoro". Ankoraŭ nun ĝi estas la reprezenta belkonstruaĵo de TAĴMA-regiono.
    La alto de Trietaĝa turo estas 23.9 metroj. La alto ĝis la plej supra tegmento (ĝis la tria tegmento / la tria tavolo) estas 16.8 metroj. La tegmentoj estas farita ŝinde (tegitaj per ŝindoj) el maldikaj tabuloj de sugio. En la unua etaĝo (ter-etaĝo), la turo havas pordon je la centro, kaj ĉe ĝia ambaŭflanko troviĝas verdaj fenestroj (RENĴI-fenestro: sur ĝi maldikaj bastonoj estas metitaj vertikale, aŭ horizontale). Kaj la latero de la turo estas 4.6 metroj.



     Ĉi tiu trietaĝa turo estas konstruita en la tereno de la granda sanktejo IZUMO per preĝ-ordono de la fama daimjo (regiona reĝo) de IZUMO-regiono AMAKO-Cunehisa dum 1525-1527 (troviĝas herezoj laŭ materialoj). T.e. ĉi tiu turo estis en la granda sanktejo IZUMO, kaj iam estis nomita kiel ankaŭ "Turo de KIDZUKI" (KIDZUKI estas alia nomo de la sankta preĝdomo IZUMO. Laŭ mito KIDZUKI-paleco estas konstruita de primitiva dio "Takami-musumi" por surtera reĝa dio "Ookuni-nuŝi"). Kaj la tre bela figulo brilis elegante tie.
     En la jaro 1667 oni renove konstruis la grandan templdomon de IZUMO --- IZUMO-sanktejo estas la plej malnova sanktejo en Japanio ---, tiam oni sendis lignojn por la rekonstruado de IZUMO el MJOKEN-monto, en kiu troviĝas NAGUSA-templo. La sendita ligno estis el tre granda sugio, kiu estis nomita kiel "kara sankta arbo". Ankoraŭ nun la lignoj komponas la IZUMO-domegon.

     Por respondo kun danko de la IZUMO, IZUMO donacis la trietaĝan turon al NAGUSA NIKKO-In. Oni ek-dispartigis la turon en Janualo de 1665. La partoj de la turo iris ŝipe de IZUMO (la haveno URJU) al TAĴIMA (la haveno CUIJAMA), kaj en Majo homoj portis ilin al la monto MJOKEN, kaj la turo estis rekonstruita en Septembro en la tereno de NAGUSA templo. (Tre rapide! Kvankam ambaŭ regiono estas tre neĝema). La ĉef-ĉarpentistoj estis tri mastroj KITAGAŬA-Tarobei, HAMADA-kicinoĵo (kiuj estas el IZUMO regiono) kaj IKEUĈI-Jozaemon (kiu el el la vilaĝo Kokonoka de TAĴIMA). La ĉef-administro estis NIŜIMURA-Ŝin'uemon de la vilaĝo JOKA de TAĴIMA. Al IZUMO-sanktejo multaj homoj vizitis el multaj vilaĝoj de TAĴIMA kiel anstataŭoj de la koncernatoj, kaj la zorgantoj (kiuj kondukas kaj aranĝas vojon aŭ hotelon por preĝ-vizitantoj, kaj ili vojaĝante kolektis vizitantojn tie kaj tie) venis al la vilaĝo JOKA. La trietaĝa turo estas la grava kultura heredaĵo, kiu montras la komunikiĝon inter IZUMO kaj TAĴIMA.
     En Feburar de la jaro 1984 la dua kaj unua (krom plej supera) tegmentoj falis pro la neĝo, tiam la neĝtavolo estis 3 metroj sur la tero. Tial la NAGUSA-templo (religia jura persono) riparis ĝin dum 3 jaroj. La riparado finiĝis en Oktobro de la jaro 1987.
     La granda sanktejo IZUMO frontas la maro, kaj tie plantiĝas pin-arboj tre multe. Tial la veninta turo de IZUMO konsistis el pinaj kaj zelkovaj lignoj. Dum MJOKEN-monto produktas fame multe sgiojn. Do je la lasta riparado oni ŝtopinte uzis MJOKEN-sgiojn.
     NAGUSA-templo tenadas zorgante IZUMOan trietaĝan turon dum pli ol 300 jaroj en la MJOKEN-monto. La trietaĝa turo, kiu naskiĝis en IZUMO granda sanktejo apud maro, ankoraŭ nun staras kviete en profunda monto MJOKEN en la ĈUGOKU-montaro.




http://www.city.yabu.hyogo.jp/www/contents/1210210303920/html/common/4d25008d052.htm