名草神社三重塔 2 / La trietagxa pagodo de NAGUSA templo (sanktejo)



Simioj gardas la trietaĝa turon

     Je la turo troviĝas tre kriozaj skluptaĵoj de "kvar simioj". Iliaj pozicio(j) estas la anguloj sub la plej alta tegmento. Ili tie side rigardas subon.
     Oni diras, ke simio estas sendito de la monta dio, kaj ĝenerale la konataj estas la "tri simioj (ne vidi; ne diri; ne aŭdi malbonon)". Kaj la plej fama "tri simioj" estas en NIKKO-TOOŜOO-GUU (Jen, la foto). Tamen NAGUSA-aj simioj estas ial kvar. Ili kovras okulojn, buŝon kaj orelojn per siaj manoj. Kaj la cetera simio metas maldekstran manon sur sia vango.
     Iu malnova dokumento (en la epoko KAMAKURA --- inter 1185 kaj 1333) diras, "Ne vidi, ne diri kaj ne aŭdi. Sed plej grave estas ne pripensi malbonon. Se homo estas en 'ne-pensi', ceteraj 'tri simioj' estas tre facila". Aŭ alia diras, ke ĝi estas "ne moviĝi" laŭ "Vortoj de Konfuceo". Sed kredeble ĝi estas "ne pensi".





Ne vidi




Ne aŭdi





Ne diri




Ne pensi




     Kaj ĉe la preĝdomo (la turo ne estas preĝdomo) troviĝas leonoj skulptitaj. Kaj ili kovras siajn bŭson aŭ olerojn per antaŭaj piedoj. Ne troviĝas leonoj, kiuj kovras siajn okulojn aŭ ne-pensantaj (bedaŭrinde?). La leonoj pozas en "ne diri" kaj "ne aŭdi".

Mi pensas, ke la "ne-aŭdanta leono" kovras per mano nur unu oleron. Ĝi ne estas "ne-aŭdi", sed "ne-pensi". Vidu fotojn.






Plej maldekstra leono




Plej dekstra leono





Ne diranta leono




Ne aŭdanta leono. Sed nur unu mano kaj nur unu olero.
Do, supozeble ĝi estas leono, kiu ne pensas malbonon.


     "Tri simioj"n oni trovas multe en tuta Japan-lando. Sed "kvar simioj" troviĝas en nur NAGUSA-templo, tio estas tre mistika. Vera sento de la kvara simio ankoraŭ ne estas klarigita. Ĉiu okaze, la dezirito en "tri simioj" aŭ "kvar simioj" estas feliĉo de vivo.




http://www.city.yabu.hyogo.jp/www/contents/1210210303920/html/common/4d25008d052.htm