Vojagxeto kaj aliaj

Hieraŭ nia laboreja interhelpa societo okazigis vojaĝeto al la OOSAKA-havena parko.
Unue ni, 150 prenantoj (enkalkulante geinfanojn), "grimpis" TEMPOZAN-monton. La alteco de TEMPOZAN-monto estas 4,53 metroj (= 453 centimetroj). Proksima bel-videjo estas pli alta ol la monto.
Due ni enŝipiĝis kaj krozis (veturis) en la haveno de OOSAKA dum 45 minutoj. Ventis malvarme sed malforte, brilis vintra suno. Geinfanoj tre ĝojis.
Sekve ni iris al halo de hotelo, kaj tagmanĝis servate de hotelo. Kuiraĵoj estis tro multa por geinfanoj, sed por maturuloj estis iom malmultaj.
Fine ni eniris en la akvariumon (akvarion). En ĝi mia filino forvagis de mi. Kiam mi retrovis ŝin, ŝi estis kun miaj kolegoj ne-plorante sed larmete. Ĉar baldaŭ ŝi iĝis tre gaje ekscite (pro re-kuraĝiĝo), ni maturuloj ridis.
Ni revenis hejmen post vespermenĝo, jam 20:30. La sanstato de mia edzino estas malbona, kaj ŝi tutan tagon kuŝas, hejmo estis tre mallume.
Mia filino laxute rakontis la vojaĝeton al ŝia patrono, kaj per krajono ekdesegnis la ŝipon, per kiu ni krozis.



Nia kato jam familiiĝis. Foje ĝi tranoktas en nia domo. Sed lastatempe troviĝas malgrandaj kalvaĵoj kaj iom post iom multiĝas ĝi. Supozeble ĝi estas haŭta malsano. Ni devos konsulti bestokuraciston.