Senfunda degenerado de regpartiaj politikistoj

En ĉi-foja balotado de la senato (Japanio) regpartio Liberala Demokrata Partio (LDP) kandidatigis kantistinon IMAI-Eriko. LDP krome havas famajn parlamentanojn, eksajn olimpiajn atletojn aŭ profesiajn luktantojn. Ili aktive laboras en la parlamento por fermi pordon, elŝovi opoziciantojn el ĉambro.
Kaj je la foto, s-ino IMAI intervjuite respondis.

  • Kion vi pensas pri la konstitucio aŭ pri ekonomio?
  • Nun mi estas en balota kampanjo, do mi nenion povas diri, pardonon!




Ha!? Ĉu? Ĉu? Ha?



Kaj ŝi ial iel estas elektita je la baloto. Gratulon!
Ŝi nun loĝas en TOKIO, sed ŝi estas el OKINAVO. La gubernio OKINAVO havas severan problemon pri militbazoj de USONO. Ŝi post baloto estis demandita pri OKINAVO. Ŝi respondis, ke ŝi nenion scias. Intervjuinto ne miris, sed ĝemis vane.


Kaj krome atleto de plaĝo-volejbalo estis elektita, sed ankaŭ li diris nur bagatelaĵojn.
LDP ne bezonas talentplenan parlamentanon, sed ĝi bezonas famulojn kaj idiotojn kaj perforton en la parlamento.
Senfunde, senlime la politiko de regpartioj degeneradas al militisma faŝismo.