ricevante la datrevenon de la katastrofo 3.11


Hodiaŭ ni ricevis unu jaron de la datreveno de la Katastrofo de Orient-Japanio. Mi rememorante la krizojn, unue dolorigas mian koron pro la malĝojego de gepatroj, kiuj devis elfosi kadavrojn de siaj gefiloj el la koto post la cunamego. Kaj mi kore koleras pri la severa malpurigo per la nukleaj centraloj. Se mankus nukleaj centraloj, damaĝitoj povus pli bone vivi.


La plej hasta kaj antaŭ-ĉia tasko de politiko estas relevi vivojn kaj vivlaborojn de damaĝitoj, relevi damaĝitaj lokoj, protekti vivon kaj sanon de popoloj kontraŭ la damaĝo el la nukleaj centralaj rompiĝoj.
Sed malgraŭ grandaj penoj je damaĝitaj lokoj la releviĝo de vivo kaj de vivlaboro iras malfacile kaj malrapide. La registara projekto estas tro malrapida kaj tro malgranda. Krome la registara releva projekto kaj releva mono postulas al la damaĝitoj kaj damaĝaj lokoj diversajn kondiĉojn t.e. "konkurs-povon" aŭ "grandecon". Laŭ "kondiĉo" la registaro elektas kaj forĵetas la lokojn kaj damaĝitojn. Tio estas tre granda baro kontraŭ releviĝo.



La damaĝo per la akcidento de la nukleaj centraloj ankoraŭ daŭre vastiĝas, kaj rifuĝintoj multiĝas daŭre.
Grandkvanta disŝutita radioaktiveca materiero kaŭzas sinsekve senatentitajn damaĝojn kaj malprofitojn kontraŭ sano kaj edukado de infanoj; agrikulturo, fiŝadoj kaj nutraĵoj; socio kaj industrio ktp.
La damaĝo tra spaco, tra tempo kaj tra socio daŭre disvastiĝadas. La malordinareco de fiasko de nukleaj centraloj aperas kiel severa kaj grandskala.
Kaj la krimo de la "mito sekura" pri nuklea centralo estas ne permesebla. Gigantaj mensoguloj, registaro kaj elektraj kompanioj vundis kaj vundadas nian landon.


Ni batalu por sen-nuklea Japanio.
www.youtube.com