Vocxoj sen vocxo

「反対する人の声は大きい。しかし、声をあげないけれど賛成だという人が多いんです」。

La voĉo de oponantoj estas laŭta, sed la nombro de silentaj apogantoj estas pli multa.

Li estas la urbestro de Oosako. Li estis elektita per supermulte gajnitaj voĉoj. Sed lia politika maniero estas trudema.
Flanke li varbis (kolektis) publike opiniojn pri liaj proponoj, sed aliflanke li diris, "Mi ne bezonas kaj ne volas legi la opiniojn. Ĉar preskaŭ ĉio estas oponantaj opinioj. La varbado estas la rub-ĵetujo de plendoj de oponantaj plenduloj".
Kaj li diris supre. "La voĉoj de oponantoj estas laŭte, sed malgraŭ silento multe troviĝas homoj kiuj apogas nin."



Terure! Li ne respektas civilajn homrajtojn, li ne observas la demokratian sistemon. Post la balotado li kondutas kiel ĉiopotenca diktatoro.
Sed li estas tre populara.