en nova laborejo

Jam pasis duonon de oktobro. Komisionoj de la japana registaro sinsekve prezentas gravajn malbonajn raportojn, kiuj ekzemple alitigo de akcizo (aldonvalora imposto), plipezigo de pago de publika sanservo, publika zorg-servo kaj iliaj publikaj asekuraj kotizoj.
Sed, nuntempa mia grava afero estas nova laborejo kaj nova laboro. Neniu instruas al mi, sed fojfoje oni demandas, petas, informas, postulas kaj ordonas al mi.
Ĉar mi nenion scias, do, mi devas demandi, serĉi kaj esplori pri ĉio.
Mia eksoficisto (altrangulo kaj emerito) antaŭe lekciis al mi pri "ĉio". Laŭ mi, ĉiu afero lekciita estas respektive grava kaj egala. Do, la aferoj ne strukturiĝis en mia cerbo, sed restas kiel sablo aŭ ŝtonetoj, kiuj ne interrilatas sin.



Hieraŭ okazis kunsidon de oficistoj de nia kompanio (krom direktoro). Ĉiu membro (krom mi) estas juna (ol mi). Mi jam laboras 25 jarojn, sed karieroj (en nia kompanio[j]) de la aliaj estas 2 - 5 jaroj.



Mi estas tre laca kaj mallaksa (konstipa).



Krome, partotempa kolegino, kiu dufoje venas laborejon por unu semajno kiel kasisto, laboras sen ripozo. Tiam kiam mi manĝas tagmanĝon, ŝi senmanĝe laboras apud mia tablo!
Mi streĉiĝas en ĉiu mardo kaj ĵaŭdo.



Kaj krome, mia labortablo estas malgranda (ne nur mia).










疲れてるねん。