La samtempa misio kaj s-ino Sahel Rosa (ساحل روزا)

S-ino Sahel Rosa

Hodiaŭ mi spektis TV-programon de NHK, Haato Netto TV (heart net TV; kora reto TV). En kiu oni prezentis s-inon Sahel Rosa.

Saheru-Roozu (Sahel Rosa; perse ساحل روزا), virino naskiĝinta en 1985-10-21, iranano el Kurdio de Irano, loĝas en Japanio, kiu estas japana talentulino, aktorino kaj modelino.
...

Antecedentoj

Infaneco

Ŝi naskiĝis en iu malgranda urbo en Kurdio, la okcidenta parto de Irano. ...
En la tempo de Iraka-irana milito (1980-1988) ŝia hejmo estis atakita de aerbombado, kaj ŝiaj gepatroj kaj dek gefratoj ĉiuj mortis. Nur Sahel estis savita el sub disrompaĵoj de sia domo disrompita post kvar tagoj de la bombado. Tiam ŝi verŝajne 3 jarojn. Kaj poste ŝi vivs en orfejo kiel orfino. Do, ŝia vera nomo estas ne certa, kaj nuna nomo estis nomita poste. Kaj vera naskjaro estas same.
Baldaŭ Flora Jasmine (interpretisto/tradukisto inter la japana, la persa, la daria kaj la taĝika; magistro pri psikologio, diplomita de Universitato Teherano, ŝi lernis juron en Japanio dum kvin jaroj, kaj laboris pri juroj), kiu savis Sahel el sub disrompaĵoj (tiam ŝi estis universitata studentino kaj volontula savanto), vizitis orfejon kaj trovis knabinon Sahel. Sahel nomis kaj intimiĝis al s-ino Flora, do Flora decidis adopti la knabino. Sed la familio de Flora estis tre altranga, kaj familio oponis tion (, ĉar tio difektas la familian honoron), kaj poste la familio ĉesis monhelpon al Flora.
Poste ili, Flora kaj Sahel, depende de rilato de Floro venis al Japanio. Sed la interrilato inter Flora kaj enjapana koncernanto rompiĝis. Flora ne havis laboron, kaj ilia vivo falis en mizeron. Por iom da tempo ili ne havis domon en Japanio, kaj vivis en parko sen tegmento.
...

http://ja.wikipedia.org/wiki/%E3%82%B5%E3%83%98%E3%83%AB%E3%83%BB%E3%83%AD%E3%83%BC%E3%82%BA

Ŝi (ili) iam estis tre malriĉa(j), kaj izolitaj. Kaj Sahel malfacile vivis en Japanio kun muro de lingvo. Ŝi estis molestita de aliaj lernantoj en lernejo. Ŝi al neniu povis konfesi sian suferon, kaj ŝi multfoje pensis memmortigon... Iun tagon, hejme ŝia patrino Flora kaŝe larmis sola, kaj Sahel vidis tion kaj decidis ne pensi morton.



Nun ŝi vivias kiel aktorino kaj modelino, kaj celas realigi sian sonĝon. Ŝia sonĝo estas fondi orfejon en Irano, kaj ŝi nun ofte helpas japanajn orfojn. Ĉar "tio estas la misio de mi, kiu estas unu sola homo el mia familio postvivis milito".

Nia misio

S-ino Sahel volas plenumi sian mision en la kategorio de personeco. Tio estas bela, ne estas malbona. Mi tre ŝatas ŝin kaj rispektas ŝin kaj ŝian patrinon.
Kaj tamen ekz. orfoj estas kaŭzita de milito, de malriĉeco aŭ de diversaj izolecoj aŭ mizeroj. Do nia tempa misio estu ŝanĝi sistemon de la mondo, ĉu ne? Ekonomie, politike oni devas ŝanĝi sistemojn aŭ interrilatojn de la mondo.
Ni devas disvastigi la scion de socio aŭ de la mondo, kaj junuloj devas lerni la sciencojn de socio kaj naturo, kaj homaran historiojn serioze, ĉu ne?