Fingro-Montranta Medikamenta/Farmacia Demandaro kaj Gvidilo

Mi lastatempe laboras en oficina (apoteka) kompanio kiel oficisto (t.e. ne kiel farmaciisto/apotekisto). Nia kompanio ne estas "Drugstore", en kiu oni vendas ne nur medikamentojn sed manĝaĵojn aŭ ĉiutagajn necesaĵojn, sed nia apoteko ĉefe donas medikamentojn kaj gvidas manierojn preni medikamentojn al malsanuloj laŭ receptoj de hospitaloj aŭ klinikoj laŭ la publika sanasekuro. Principe ni ne vendas medikamenton sen laŭasekura recepto. Nomata "laŭasekura oficina apoteko" (mi ne scias ĝustan vorton).



Lastatempe, multiĝas vizitantoj kiuj ne bone kopmrenas la japanlingvon, sed nur ian fremdan. Do, iuj apotekistoj iradas al kurso de anglalingva interparolado. Kaj antaŭhieraŭ ili okazigis anglalingvan interparolan kurson por apoteko en sia apoteko. Unu denaskan anglalingvan parolanton ili invitis kiel gvidiston. (Multaj japanoj adoras denaskan anglalingvan parolanton, kiel vivantan dion nomiĝante "native". Japanoj nube kredas, trans la angla lingvo malfermas ia rozkolora mondo en sia vivo. Fakte multaj instruistoj de devigaj lernejoj kaj gepatroj deziras anglalingvan kapablon eĉ "ĉiutaga interparolada nivelo" por siaj idoj. Ili tamen ne komprenas tion, kio estas "ĉiutagan interparolon".)



Sed la gvidisto, kiu estas profesia gvidanto en interparola kurso, ne komprenas nian apotekon. Apotekistoj deziras parolan kapablon por medicina demandado kaj farmacia gvidado. Li instruas kaj montras nur komercajn interparolojn. Kaj fine de la kurso li praktigis interparolon, sed ili ne sukcesis en interkompreniĝon en la angla. Kaj finfine la gvidanto diris, "Mi ne kompreans vin! Do, diru en la japana!" Ili iom senesperiĝis.



Sciinte tion mi tre ridegis. Bankrotas, bankrotas la anglalingva imperiismo! Haaa ha ha ha! Fuŝas la adorado pri la angla!
Sed esperantistoj pli malmulte estas.


Mi proponis al estro de apotekistoj: Nuntempe oni povas trovi multajn medicinajn demandarojn multlingvajn en la interreto. Referencante ilin vi faru kartojn "fingromontranta demando kaj gvido". Per ĝi, vi ne bezonas insisti pri via kapablo de parolkomunikiĝado.
La estro konsentis la proponon.
(Jam iu faris tion, mi supozas.)