AOKI-Bunjxi (ne esperantisto) 青木文次 1908-1938

AOKI-Bunĵi --- fondis "NAGOYA-Proleta-Centra-Klinikon"

Kristaniĝis en la epoko de TOYAMA alta lernejo

    AOKI-Bunĵi naskiĝis en 1908 en la kvartalo HUTATSUKA de la urbo TAKAOKA, en tradicia bona familio. Li iris al TAKAOKA mezlernejo kaj TOYAMA alta lernejo (nuna universitato). Li kristaniĝis tiam rekomendite de filino de INUGAI-familio, je kiu tiam li loĝis .
    Li fondis soci-sciencan rondon en la alta lernejo, kaj faris kontraŭ-militan agadon kaj kontraŭis militan trejnadon en la lernejo. Poste 1929 li iris al NAGOYA-medicina universitato (nuna medicina fakultato de NAGOYA universitato).

Li agadis kiel filiestro de NAGOYA de kristana studentaro

    Enirinte al la medicina universitato kaj septembre li aliĝis al Japana Kristana Kinĵo-Eklezio, kaj agadis kiel filiestro de la Movado de Studentaro Kristana (MSK). Sed li malesperis, pro ke je Manĉuria Incidento (1931) la eklezioj kaj estraroj turniĝis dekstren. Do, kristanaj studentaj grupoj alianciĝis je "Revolucia Oponantara Alianco de Movado de Studentaro Kristana", kaj deklaris, "Nepre Kontraŭi Imperiisman Militon".

AOKI iĝis ĝenerala sekretario de AIĈI-filio de Proleta Medicina Ligo

    En junio de 1931 AOKI estis tre okupita de agado de ekleziano, kaj kiel la krei-estro de Studenta Sindikato de la NAGOYA-Medicina universitato, kiel la estro de NAGOYA-filio de MSK, organizado de Anti-SCM mez-regiona ktp. Distribuis kontraŭmilitajn afiŝojn li kun samklasano YONEZAWA-Susumu. La 25-an de junio 1931, kiam li vizitis al TOKIO por proleta kliniko, li estis arestita kaj unutagon katenita je la OOSAKI-policejo; kiam li iris al OOSAKO por peti sendi kuraciston por proleta kliniko en novembro, li denove estis arestite katenita dum unu monato; decembre li laboris en la financa buroo de la komunista partio, kaj preparis proletan klinikon. En 1933, AOKI estis en la kvara jarulo de la Medicina universitato kaj ĵus kiam lia diplomiĝo li estis arestita por ĝenerala arestado (28an de januaro). Profesoro OOBA, studenta sekretario, respondeciante liberigis lin. AOKI sukcesinte diplomiĝan ekzamenon gajnis kuracistecon.

Tuj post la diplomiĝo li fondis Proletan Klinikon de NAGYYA, kaj arestite konskripciita, poste militmortis en Ĉinio

    1-an de aŭgusto en la jaro de lia diplomiĝo (1933) AOKI, YONEZAWA, aliaj du kuracistoj, du flegistinoj kaj du sekretarioj fondis klinikon nomata "NAGOYA-Proleta Centra Kliniko", proksime de la stacidomo KANAYAMA. Lokaj loĝantoj profunde fidis la klinikon. Sed rekrutiga letero venis al AOKI. Loĝantoj petis lian liberigon el militservo kun petskribon de kvar centa subskribaro, sed ĝi ne estis akceptita. AOKI aliĝis al la 7-an regimento de KANAZAWA. 20an de januaro 1934. Sed AOKI en 10 tagoj estis arestita pro la Leĝo de Publika Ordo kaj katenita en KANAZAWA-EIĴU-Katenejo. La suspekto estis, ke li sendis monon donitan de armeo al la proleta kliniko. Oni diris, ke AOKI estis la financa estro de NAGOYA-filio de Komunista Partio.
    La proleta kliniko de NAGOYA estis subpremita de sekreta polico (frumatene 25-an de februaro). La kuracistoj kaj flegistoj estis arestita. AOKI iris hejmen sur la portata vojo al TOKIO. Tiam li estis mankatenite, ligite de ŝnuro, kaj li estis kunportigata je militista kostumo, kies dorso estis ruĝe kolorigita. Akompanis lin du ĝendarmoj kun sabro kaj pafilo. AOKI estis elmetita je la stacidomo HUTATSUKA kaj TAKAOKA kiel "naciperfidulo". Lia frateto diras, "tiam nia patro subite impete aliris al mia frato, ŝovante la ĝendarmojn, alkroĉiĝante al li kriis. Mi ne povis forviŝi el mia memoro la scenon kaj voĉon".


    La milita tribunalo forprenis la kuracistan licencon de AOKI, kaj kondamnis lin al malliberigo de kvin jaroj, kaj oni sendis lin al la fronto en Ĉinio. Tio estis la puno, ke ne-konvertanta politika malliberulo devas esti je fronto. Li estis ne milita kuracisto, sed kiel servisto de kuracsoldato sen armilo. Li kuracis kaj flegis vunditojn en arda paf-batalejo. La 27-an de septembro 1938 kuglo trapenetris lian kapon. Li estis tiam 31 jarojn aĝa.
(de IIDA-Isamu)

http://www7.plala.or.jp/tian/fukutsu/NO490.pdf#6

…無産者診療所(中央医院)に関して、特高警察情報では次のことを報じています。① 1933年2月、共産党再建組織として名古屋医大が名高商、名高工、金城女専とともに学校班と記載。
② 1934年1月、この中央病院の青木文次医師は招集され、富山の連隊に入隊した。その後、1938年9月、青木医師は非転向のまま陸軍刑務所から中国戦線に送られ、衛生兵として勤務中戦死。

http://war-medicine-ethics.com/Seniken/Journal/J2-2.pdf