マルタでも読んでいきましょうか。よくわからないところもあるけれど。なのでご指摘歓迎。
La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. | |
La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. | sinofero 献身 |
La vivo de virino estas patrineco, krias patro da homoj. | krias わめく |
La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. | amuzigxado 面白がること・楽しみ続けること / sxerci 冗談を言う・からかう |
La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj. | |
La virinoj kredas blinde; | |
ili amas, sin oferas, edukas infanojn, amuzĝas... | |
sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, | |
kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, | konfide 信用して・信頼して |
kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: | |
vi ne estas en ordo! | ちゃんとしてない! |
Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, | akrevida 目が高い・眼力の鋭い |
pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, | prudenta 思慮分別のある |
esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, | |
ripetas: ni ne estas en ordo! | |
Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; | どんな悪いことにも何らかの対策というものがある |
tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, | 誰もかれもそれをそこかしこに見出す |
sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto. | しかし、病気は処方箋の助けでは収まってくれない |
Antaŭ ne longe | |
unu le la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-or Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo "Albina") anoncis publike, | |
ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, | |
ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron). | |
Ho, ĉielo! | |
kia grandega maljusteco tio estas! | |
La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malupren kaj atestu, | |
ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado por lia honoro. |