| La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, | |
| kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, | faldoj ひだひだ・折り目 |
| per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. | |
| Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, | |
| premante ĝin per senkonscia doloro. | senkonscia doloro 無意識の・自覚のない痛み・苦痛 |
| El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: | |
| la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, | |
| momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, | |
| ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. | |
| Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, | |
| ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi | |
| hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, | |
| kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, | |
| morgaŭ alportos al ŝi malsaton; | |
| la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la geptroj, | |
| deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. | spes-milojn de valoro 数千スペソの価値。スペソとはエスペラント界で通じている通貨単位らしい。https://eo.wikipedia.org/wiki/Spesmilo |
| Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, | 美しいピアノ |
| sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. | |
| Videble ŝi tute ne estis artistino, | |
| la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; | |
| sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, | brod-lano 刺繍−羊毛 |
| kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, | |
| alforĝis al si la rigardon de la patrino, | alforgxis 釘付けにした、動けなくした(母親の視線を) |
| plenigis per larmoj la okulojn de la infano. | |
| --- Mia liteto, panjo! --- ekkriis la knabineto --- | |
| tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, | |
| kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! | |
| Rprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton. | |