マルタ3-0003

  La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. (まずは母親の死、または失踪)
Marta havis tiam la aĝon de dekses jaroj,  
ŝi malesperis iom da tempo,  
ŝi sopiris longe, sopiri 失ったものをしのぶ
sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, balzamo バルザム:痛み止めの芳香剤、とエス日辞書にはあるが、ネットで検索しても「痛み止め」には言及されていない。
ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo,  
esperoj kaj revoj revenis.  
  Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj.  
La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon.  
Lia sano ekŝanceliĝis,  
li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia havo,  
sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo.  
Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. 運命には保険がかかっているように見えた。
Ŝi amis kaj estis amata.