Motor-biciklo

民法的に成人した子が原付の免許を取ったので、社会勉強も兼ねて原付バイクを買わせることにした。学費の貯金から出させる。一緒にバイク屋さん巡りをしたところ、原付の生産は終了する予定とのことで、中古車の相場も高騰してきている、という話をバイク屋さんから聞かされて驚いた。結局近所のなじみのバイク屋さんで中古を買うことになった。



Hieraŭ mi kaj mia filino pilgrimis motorciklo-vendejojn por scii kaj mendi motorcikleton.
Mia filino lastatempe ekhavis permesilon de aŭtista licenco pri "biciklo kun motoro".
En japanio oni nomas malgrandan motorciklon "biciklo kun motoro", mallongigite "motor-biciklo". (nur ĉi tie. reale oni nomas ĝin, "gen-tsuki").


En japanio aŭtista licenco estas limigita laŭ jena klasifiko.

  1. Aŭto normala
  2. Aŭto sub-meza granda
  3. Aŭto mezgranda
  4. Aŭto granda
  5. Aŭto malgranda specifa --- x
  6. Aŭto granda specifa
  7. Biciklo kun motoro (kvanto de elmeta gaso -50cc)
  8. Motorciklo granda (400cc-)
  9. Motorciklo normala (-400cc)
  10. Motorciklo malgranda (-125cc)
  11. Trenveturilo --- x
Oni ne rajtas rajdi "biciklon kun motoro" per nur licenco markita de "x". Kaj per nur licenco 7a oni rajtas rajdi nur "biciklon kun motoro". Per aliaj licencoj oni rajtas uzi "biciklon kun motoro" krom markita "x".
Nur la 7an licencon oni povas akiri per facila elekta-ekzameno papera (sen fizika kapablo veturi). Post (aŭ antaŭ) la ekzameno oni devas ricevi orientadon pri tre facila ekzerco veturi per la motor-BI-ciklo.


La ekzerca grupo de mia filino konsistis el 4-5 membroj: alt-lerneja studentino, mezaĝaj virinoj, junulinoj. Unu mezaĝino estis tre mallerta. Gvidanto kondukis ŝin unu-por-unu (man to man) malantaŭ aliaj membroj. Baldaŭ laŭta voĉo aŭdiĝis, "atentu! danĝere!" kaj bruego kaj sono de kolizio. La mallertulino kolizis al kamiono parkita. Ŝi batigis sin je kolo kaj kapo al portil-parto de la kamiono. La retrospegulo de la motorbiciklo fendiĝis frape. La mezaĝa virino akcidenta estis portita de ambulanco.


Malgraŭ ĉio, ni vizitis motor-ciklo-vendejojn. Kaj ni decidis aĉeti uzitan "GIORNO"n de HONDA (ĝi veturis jam 16500 km).
www.honda.co.jp


Pluraj vendistoj diris al ni.
Baldaŭ, post jaroj, la firmaoj tute ĉesos produkti benzinan motor-biciklon. Jam novaj motor-bicikloj tre malofte aperas en vendejoj. Tio estas por protekti la tergloba-klimaton.