en ferio en Oktobro



Ĉiu foto havas ligon al sia pli granda foto. (p.s. krom turo)

Monto Gorogadake

La 26an de oktobro mi vojaĝis per motorciklo. Mia filino havas sian okupon en hejmo. (do mi iris sola.)
Mi vizitis miajn gepatrojn, kiuj loĝas en malproksima rubo, kiu estas for 50 kilometrojn de mia loĝloko. Mia patrino jam elhospitaliĝinte estis hejme. Mia patro fartas bone, sed antaŭ tagoj kuracisto indikis al li prostatan kanceron. Multaj liaj najbaroj havas/havis prostatan kanceron, kaj tamen ili ne mortinte fartas bone. (Post tagoj la ekzameno de ĉeloj de mia patro montris ke ĝi ne estas maligna. --- sed ĝi estas ne-maligna alia tumoro.) Kaj mi iris al la monto GOROGADAKE, kiun delonge mi volis viziti.



Sur la monto GOROGADAKE mi spektas la maron.tian




Kaj krome sur la turo sur la monto mi rigardas la pejzaĝontian.




Monto TATEBE interesas min.Precipe la pinta parto de la monto ligas miajn okulojn.


Tagmanĝis mi en envetura restoracio "MIĈI NO EKI SII-SAIDO (sea side) TAKAHAMA" ("Stacio de vojo, sea side TAKAHAMA"). Sed estas tie skribaxjo, "Bv. atendu 30 minutojn por via plad-vico". Kaj mi aĉetis susion de skombro (fiŝo), kaj manĝis ĝin eksterdome. Ĝi estis bongusta. Mi manĝis tuton, kaj kontrolis la etikedon sur la pakaĵo. Skribiĝis sur ĝi, ke la skombro estas el Norvegio. (Kaj sekigita undario --- mara legomo ---, kiun oni prezentis al mi je la turo de GOROGADAKE, estas el Koreio.) Preskaŭ ĉiu sekigitaj manĝaĝo en la butiko de la MIĈI NO EKI estas el alilandoj aŭ etikeditaj kiel "enlanda".
Sed mi ne aĉetas pro nur "enlanda".
Agrikulturaj aŭ maraj produktaĵoj el regiono (Fukuŝima, Mijagi, Gunma kaj Ibaragi) centrita de FUKUŜIMA estas vendataj kun malalta prezo, sed oni ne aĉetas ilin. Konsumantoj ne malfidas produktantojn, sed malfidas informojn el la registaro aŭ el la TEPKO (Tokia Elektro-Produkta KOmpanio) pri la radioaktivecaj aferoj. Se vi suspektus venenon de fungoj, vi ne manĝos ĉiun ajn fungojn. Ni agas laŭ tia principo. Konsumantoj ne estas riproĉindaj.



Al la urbo OONO, gubernio FUKUI

La kastelo OONO estas malproksima de ĉi tiu loko. Kaj la direkto de mia loĝloko al ĝi estas grande malsama de hodiaŭa vojaĝo. Sed la kastelo frumatene fojfoje grandioze aperas sur nuba maro. Mi delonge volis viziti la lokon, de kie oni povas spekti la sur-nub-maran kastelon. Malgraŭ panel-mapo ĉe la "Stacio de Vojo" nova rapidvojo nomata "Maidzuru-Ŭakasa Aŭto-vojo" jam konektis (ligiĝis?) kun la "Hokuriku Aŭto-vojo". (Do, oni relative facile atingas al FUKUI de ĉi tiu loko.)
Laŭ informa panelo, sur la Hokuriku Aŭto-vojo stagnis inter NANĴO kaj TAKEFU aŭ inter NANĴO kaj IMAĴO. Mi eliris el la Hokuriku Aŭto-vojo je IMAĴO-vojŝanĝejo.
Antaŭ dek kaj kelkaj jaroj mi ofte vojaĝis tra ĉi tiu vojo, sed lastatempe ne.
Eniris en la gubernion FUKUI mi kaj iras sur la 2a gubernia vojo, la 475a nacia vojo kiu transpasas monton. Laŭ mia memoro, la 475a nacivojo estas mont-arbara vojo, do oni ne povas spekti vastan pejzaĝon (krom nur unu punkt-loko). Sed hodiaŭ mi vidis belan grandan pejzaĝon.


中丁と書いて、ナカヨロと読む。そもそもこの道が丁坂と書いてヨウロウザカと読むという。







    Nu, la loko, kie oni povas spekti kastelon de OONO sur nuba maro (sur najbara monto de la OONO kastelo) estas jen. Mi volis iri tien, sed la tempo estis jam malfrue, kaj vojeto de la monto estis bariita por eviti sovaĝajn bestojn. Mi rezignis supreniri.


    Mi plurfoje preterpasis ĉi tiun lokon. Sed neniam vizitis la kastelon. Do, bonŝanco. Mi supreniru al la monteto (KAMEYAMA) de la kastelo.


    La ŝtuparo de la montpieda parkejo al la surmonta kastelo estas tre longa kaj tre kruta. Malgraŭ tio mi senripoze atingis al la kastela ĉefa domo kun sperego. Mi miris, ke mi povas senripoze supreniri, krome mi devancis junulojn. Kaj tamen la pordego estis jam fermita je la 4a horo ptm! Tre mi bedaŭris, kaj krome eraris reiran vojon malsupren (mi ne prenis ŝtuparon, sed alian promenadan vojeton).


[f:id:shiro-kurage:20141028233035j:image]
("Jam Fermita")




    Mi ĉirkaŭirante revenis la parkejon ĉirkaŭ la monteto.



    Kiam mi eliris el FUKUI, rapide venis krepusko, la aŭtuna suno malaperis.
    


    Ĉiela lumo (kaj la luno) kiel bela pentraĵo... Mi rimarkinte tion fotis kaj fotis tion. Jen... plej ne-malbona bildo.







    Sur revena vojo, proksime de KINKAKU-templo ekpluvis. Mi iom malsekiĝis.





10月をauxgustoって書いてたのにようやく気が付いた。