親子遠足 / Ekskursos sxi.


Morgaŭ la vartejo okazigas la gepatr-gefilan ekskurson. Delonge evidenta afero; mia filino ne povos partopreni la okazigaĵon pro mia troa okupiteco kaj pro alia iala afero de mia edzino.
Mia filino larmete demandis sian instruistinon, "Ĉu mi povos partopreni sole sen gepatroj?"
La instruistino respondis, ke la instruistino mem akompanos ŝin, do mia filino povos partopreni ĝin.
Dankinde! Do, tial mi devos kuiri pakitan lunĉon por mia filina ĝojo en la morgaŭa frua mateno.