Fin-varteja ceremonio

Hieraŭ la vartejo kaj la gepatroj de la gefiletoj okazigis la fin-vartejan (el-vartej-iĝan) ceremonion.
En la ceremonia halo rigardinte unu patrinon, kiu sidis je kontraŭ flanko de mi kaj tre ege larmis ekde antaŭ ceremonio, ankaŭ miaj okuloj ekfluigis larmojn. Niaj larmoj sekve kaj sekve influis kaj infektis aliajn homojn, tie kaj ĉi tie homoj larmis kaj aliaj ridis vidinte larmantojn.


La ceremonio estis tre solena kaj sankta kaj gaja kaj ĝoja.
Ni, ankaŭ gepatroj, ankaŭ gevartistoj, ankaŭ gefiletoj, renovigis siajn korojn por siaj estontoj.

Sxangxo de mia korpa karaktero

Ekde 40 jarojn aĝo negravaj kortuŝaj aferoj malsekigas miajn okulojn, kaj miaj okuloj tuj larmiĝas.
Lastatempe mia filineto ofte kolerigas min, malsekigas miajn okulojn.