Telefono de mia edzino : morto de mia patro


Hodiaŭ, je ĉirkaŭ la 13a horo en laborejo, mi ricevis telefonon de mia edzino, kiu kuŝas en hejmo (pro malsano). Mi tagmanĝante, telefone parolis kun ŝi.

  • Edzino: Ha lo ... ?
  • Mi: Jes?
  • E: Hodiaŭ... mi ricevis telefonon... de via patrino... de via gepatra hejmo...
  • M: Jes? Kaj?
  • E: Via patro... hodiaŭ ... je ĉirkaŭ la kvina horo...
  • M: Mortis? Li mortis !?

Miaj gepatroj havas jam 78 jarojn. Ne estas miriga, ke iam ajn ili mortus. En mia cerbo tre rapidege kuris diversaj aferoj, funebra ceremonio, postaj vivoj de mia patrino kaj mia fratino kiu kunvivas kun gepatroj ktp. ktp..

  • E: ... pardonon, Ne. Via patro ... laŭ bopatrino... je la kvina horo ... posttagmeze... venos al ni.
  • M: Ha, nur tio!

De nun, iun tagon, mi ricevos funebra(j)n sciigo(j)n en ĉi-jaroj.


Kaj ne necesas diri, kiel tuj poste ni, kun kolegoj, prospere babilis pri kostoj de ne nunaj je-mortoj en Japanio.