Skribajxo, kiu larmigas min.

Hodiaŭ mia filineto revenis hejmen alportante siajn diversajn aĵojn de la vartejo; bildojn, objektojn, krajonojn, kajerojn ktp.
Senintence mi prenis la kajeron kaj vidis ĝin. Sur la paĝoj ŝi skribis per la liter-stampoj (ĉar ŝi kaj ŝiaj amikoj ne povas skribi literojn senerare). En la komencaj paĝoj ŝi skribis mallongajn vortojn, sed ekde la mezo ŝi priskribis pri la aranĝoj (okazaĵoj) de la vartejo. Pri ekskurso, sport-festivalo, teo kun vartistoj, muzik-teatra kunveno ktp.
Laŭ la kajero ŝi ĉagreniĝis/as pri sia ploremeco aŭ sia malsukceso, sed ŝi ĉiam strebas pri ĉio. Kaj ŝi decidis / deziris, ke ŝi ne ellitiĝu tro malfrue, ĉar tio ĝenas sian patron.
Morgaŭ okazos vart-fina ceremonio. Mi legis kajeron, kaj mi estis embarasata de miaj larmoj.