Religio kaj pseuxda scienco

Mi ĉeestis budhisman ceremonion por unu jariĝo de la morto de mia bopatrino.
La bonzo (budhana pastro) recitis la sorĉvortojn (sutrojn) kaj poste predikis (parolis) la budhisman dogmon.
En la predikado la bonzo citante diris: Iam troviĝis unu profesoro Gates de la Universitato Harvard. Li preparis du tubojn kiuj estis plenaj de akvo. Kaj li lasis blovi al trankvila homo al la tubo, nenio okazis. Dum li lasis blovi al kolera homo al la alian tubon, ia bruna surfundaĵo aperis. Kaj la profesoro donis la surfundaĵon koleran al muso, la muso tre suferinte mortis. Kredantoj, la kolera koro mortigas vivaĵon, tenu pacon en viaj koroj.
Ve! Ve! Tio estas pseŭda scienco tre malutila! Feka ideologio! Tio estas ne religio sed fetiĉismo!


Mi ne kredas ian religion, sed mi ne malamas religion. Sed tia predikado estas ne nur senutila sed malutilega.