相関詞国―九神の国3

九人の神さまの名前、アム、オー、アル、エス、アー、ウー、オム、エル、エー

AM, O, AL, ES, A, U, OM, EL, E

カルロ:なんて変わった名前なんだ! とても憶えられそうにないや。 KARLO:- Kial strangaj nomoj! Mi opinias, ke estos tre malfacile memori tiajn nomojn.
先生:そんなことはないさ、カルロ。君に憶えるのが簡単になるような短い話をしてあげるからね。 INSTRUANTO:- Tute ne, Karlo, ĉar mi rakontos al vi historieton, kiu plifaciligos la memoron.
カルロ:小話?… 小話が何かの助けになるのかなぁ KARLO:- Historiteto?... Mi dubas ĉu historiteto povas helpi tion.
先生:疑ってるね。ぬぅ、君はまもなくその意見を変えるだろうね。聞きたまえ! INSTRUANTO:- VI dubas? nu, vi baldaŭ ŝanĝos vian opinion. Auskultu!
 今話したソーカンシ国には大変な大金持ちが住んでいたんだ。     En la lando Korelativujo, pri kiu mi jam parolis, vivis granda riĉulo.
彼の名前は「イキーティ」と言った。よく覚えておくんだ、カルロ、「イキーティ」だよ。 Lia nomo estis "IKITI". Memoru bone, Karlo, "IKITI".
さて、そのイキーティはいくつかの宮殿だけでなく、いくつかの大きな農場に家畜たち、それに金や高価な宝飾で一杯の宝箱も沢山持っていたんだ。 Nu, tiu Ikiti posedis, ne nur palacojn, grandajn bienojn kaj brutarojn, sed ankaŭ multajn kofrojn plenigitajn per oro kaj multekostaj juveloj.
だがそれでも、財産の全部ではない。というのは、彼はもう一つ宝石を持っていて、彼にとってそれは、他の全ての財産よりも価値のある大切なものだったんだ。 Sed tio ne estas la tuto, ĉar li posedis unu juvelon, kiun li taksis pli alte ol sian tutan riĉaĵon.
その宝石はたった一人の娘「オメーレ」だったんだ。 Tiu juvelo estis lia sola filino-"OMELE".
オメーレは青空のような青い色をした目をしていたんだ。それは晴れた夜の星よりも美しい目だったのだよ。 Omele havis okulojn, tiel bluajn, kiel la blua ĉielo, kaj pli belajn ol la steloj en klara nokto.
なのに、ああ、なんということか!その美しい目は見ることが出来ない、オメーレはまったく目が見えなかったんだ。 Sed, ho ve! Tiuj belaj okuloj ne povis vidi, ĉar Omele estis tute blinda.
しかしながら、それにもかかわらず、オメーレの美しさは彼女を一目見ただけで魔法にかかってしまうほど素晴らしかった。 Tamen, malgraŭ tio, la beleco de Omele estis tiel granda, ke ĉiu, kiu sin nur ekvidis, fariĝis ensorĉita.
沢山の遠くの国々から王子たちがやってきて、美しいオメーレに結婚を申し込んだのも、だから驚くべきことではなかったのだ。 Ne estas miro, ke princoj el multaj malproksimaj landoj alvenis Korelativujon por peti la manon de la belulino "OMELE".
しかし、どの王子も魔法にかかったように恋焦がれた心のままオメーレを残して国に帰らねばならなかった。というのは、彼らの誰も盲目の麗人に気に入られることはなかったからなんだ。 Sed ĉiuj princoj, ensorĉitaj kaj kun dolorantaj koroj, devis reiri siajn landojn sen Omele, ĉar neniu el ili plaĉis al la blinda belulino.
 同じ町に、女が住んでいた。その名は「チネーニ」     En la sama urbo ankaŭ vivis virino, kies nomo estis "CXINENI".
チネーニは神々に呪われていたんだ。彼女は貧乏で不具だったし、その上彼女のたった一つの財産、つまり、彼女の一人息子「エサウ」も、髪の毛があっただけでなく、からだ全体(毛だらけだったんだ)。まるで聖書のエサウのようにね。 Ĉineni estis malbenita de la dioj ne nur per tio, ke ŝi estis malriĉa kaj kripla, sed eĉ per sia sola posedaĵo: - nome - per sia sola filo "ESAU", ĉar Esaŭ ne nur havis harojn (sed) sur sia tuta korpo, kiel Esav de la Biblio,
しかも、彼をチラリとでも見た者は恐ろしさのあまり病気になってしまったほど醜かったのだ。 sed ankaŭ estis tiel malbela, ke ĉiu, kiu lin ekvidis, malsaniĝis de teruro.
しかしちょうど、全ての雲に銀の裏地があるように、同じように、ひどい顔をしたエサウにも素晴らしい性質があったんだ。 Sed ĝuste, kiel ĉiu nubo havas sian arĝentan subaĵon, tiel same, Esau, kun sia terura vizaĝo, havis unu arĝentan econ.
彼はバイオリンを弾くのがうまかったんだ。 Tiu estis lia lerteco ludi la violonon.
エサウが自分のバイオリンを弾きだすと、死者も生き返ると言われたほどだった。 Oni diris, ke kiam Esau ekludas sian violonon, li povas veki mortintojn.
まあ、それがどこまでホントかは私は知らんがね。でも彼のバイオリンは聴いている者を泣かせ、笑わせ、意のままにダンスまで踊らせたってのは本当のことなのだ。 Mi ne scias, kiom da vero estas en tiu diraĵo, sed vero estas, ke per sia ludado li igis la aŭdantojn jen plori, jen ridi aŭ danci laŭ lia plaĉo.
だけども、恐ろしいほどの醜さのため、エサウは昼間は決して通りに姿を現したりはしなかったんだ。 Tamen, pro sia terura malbeleco, Esau neniam montriĝis sur la stratoj dum la tago.
夜の間だけ、エサウはバイオリンを持って外に出て、バイオリンを弾きながら家から家へと歩き回ったのだよ。 Nur dum la noktoj, Esau eliris kun sia violono kaj marŝadis de domo al domo, ludante sian violonon.
そうすると家々の人たちは小銭やパン切れをその不幸せな男に投げ与えたのだ。 La posedantoj de la domoj elĵetadis aŭ moneron aŭ pecon da pano al la malfeliĉulo.
だけど、恐くて、何か手渡しで与えようなんて勇気は誰も持ってはいなかった。 Sed, pro timo, neniu kuraĝis doni ion en lian manon.
そんなやり方でエサウは自分とからだの不自由なお母さん、チネーニの生きる糧を得ていたのさ。 Laŭ tia maniero Esau gajnis la vivrimedojn por si kaj por sia kripla patrino, Ĉineni.
 さて、ある夜のこと、門付けをやりながら、エサウは例の金持ちイキーティの家の前で立ち止まった。そしてバイオリンを弾き始めたんだ。     Nu, okazis, ke unu nokton, dum lia marŝado de domo al domo, Esau haltis antaŭ la domo dela riĉulo Ikiti,
彼の演奏は美しいオメーレのいたく気に入るところとなって、家に呼び寄せるよう命じたほどだった。 Lia ludado tiel plaĉis al la bela Omele, ke ŝi ordonis envoki la ludiston.
彼女の召し使いの女は、渋々それに従い、その若者エサウを呼び入れて、自分はというと急いで走って逃げてしまった。彼の顔を見ちゃうかもしれないって、それを恐れたんだ。 Ŝia servantino, vole-ne-vole, obeis, kaj envokinte la junulon, Esau, mem rapide forkuris, ĉar ŝi timis, ke ŝi eble ekvidos lian vizaĝon.
 エサウは中に入っていったんだが、オメーレの天使のような美しさを見て、オメーレが彼の顔を見ないようにと、彼は顔を伏せて地に身を投げ出したんだ。というのは、オメーレがいくら美しい青い目で彼を見たとしても、何も見ていないのだということを彼は知らなかったからなんだ。     Esau eniris, kaj ekvidinte la anĝelan belecon de Omele, li sin ĵetis teren sur sia vizaĝo, por ke Omele ne ekvidu lian vizaĝon, ĉar li ne sciis, ke Omele, kvankam rigardante lin per siaj belaj, bluaj okuloj, nenion vidas.
 そのようにして、彼は顔面を地面に擦りつけたまま、無礼を許してくれるよう頼んだんだ。     Kaj tiel, kun lia vizaĝo sur la tero, li petegis ŝian pardonon.
 「どうしてあなたは許しを請うのですか?」そう言いながらオメーレは近づいた。「あなたは何にも私に悪いことはなさってなくってよ。お立ちになって! お願いです。     Omele alproksimiĝis dirante --- "Kial vi petas mian pardonon? vi ja nenian malbonon faris al mi. Ekstaru! Mi petas vin,
私のためにバイオリンを弾いて下さい。あなたはもしかしたら私の心の苦しみを消し去ってくれるかもしれないわ」。 kaj ludu por mi. Eble vi forpelos miajn kordolorojn".
 オメーレのやさしい声と言葉を聞いてエサウは、目をこすったよ。だってこれはきっと夢に違いないって思ったからね。     Kiam Esau ekaŭdis la dolĉan voĉon kaj vortojn de Omele, li komencis froti siajn okulojn, ĉa li kredis, ke tio estas nur sonĝo.
だけど、そら、オメーレは手を彼の頭において、自分のために弾いてくれるよう、もう一度頼んだんだ。 Sed jen Omele metis sian manon sur lian kapon, kaj denove petigis, ke li ludu por ŝi.
 エサウは起き上がった。そしてまもなく心地よい和音、甘い音が聞こえてきた。その音が素晴らしいメロデーに渾然と注ぎこまれた。     Esau sin levis, kaj baldaŭ ekaŭdiĝis harmoniaj akordoj kaj dolĉaj sonoj, kiuj kunverŝiĝis en mirindan melodion.
エサウは今までに弾いたことがないように弾いた。 Esau ludis, kiel li neniam ludis antaŭe.
彼女は早く強く打つ鼓動を抑えようと急いで手を心臓の上に置いたほどだから、その楽音は生きているもののように美しいオメーレのの心に入っていったんだろう。 Ŝajnis, ke ĉiu tono elirinta el la violono kvazaŭ estis viva aĵo, kiu tiris la koron de la bela Omele, ĉar ŝi rapide metis siajn manojn sur la koron por haltigi la rapidajn kaj fortajn batojn.
そして二つの大粒の涙が彼女の青い目に湧いてきて、美しい頬の上を真珠のように転がった。 Kaj jen du grandaj larmoj montriĝis en ŝiaj bluaj okuloj, kaj kiel perloj ruliĝis sur ŝiaj belaj bangoj.
 彼女はすっかりその素晴らしいメロデーの魔法にかかってしまったようで、それは彼女を雲の上へ誘い、ハープやフルートを奏でる天使たちの間を天国に連れて行くような音楽だったんだ。     Ŝajne ŝi estis tute ensorĉita de la mirinda melodio, kiu kvazaŭ levis ŝin super la nubojn, kaj translokis ŝin en Paradizon inter anĝeloj ludantaj harpojn kaj flutojn.
甘い音がやんだとき、オメーレはあたかも深い眠りから覚めたようだった。 Kaj kiam la dolĉaj tonoj kvietiĝis, Omele kvazaŭ vekiĝis el profunda dormo.
そして彼女のくちびるはただ、呟くだけだった。「あぁ、神さま」 Kaj ŝiaj lipoj nur murmuretis --- "Ho sanktaj dioj".
 そこで彼女は若者に、座って彼が何者かを話して聞かせてくれるよう頼んだ。     Ŝi tiam petis la junulon, ke li sidiĝu kaj rakontu al ŝi, kiu li estas.
エサウは今になって、オメーレの目が見えないことを見抜いた。     Esau nur nun divenis, ke Omele estas blinda.
彼は近づいて、オメーレの前にひざまずき、伸ばした彼女の手に口付けをして、彼の生活の苦しみや惨めさを話して聞かせた。 Li alproksimiĝis kaj ĵetis sin sur siajn genuojn antaŭ Omele, kaj kisinte ŝian elstreĉitan manon, rakontis al ŝi pri la suferoj kaj mizeroj de sia tuta vivo.
彼の悲しい物語と彼の美しい声は、美しい女性、オメーレをいたく感じ入らせた。彼女は彼の頭を胸に抱いて、母親が愛児をなでるように、やさしくなでてあげた。 Lia malĝoja historio kaj lia bela voĉo tiel kortuŝis la belulinon, Omele, ke ŝi premis la kapon de Esau al sia koro, kaj karesis lin, kiel patrino karesas sian solan amatan infanon.
不幸なエサウときたら、いままで一度も誰かにやさしく触れてもらったことなどないものだから、自分はもう世界で一番幸福な人間だと感じた。 Esau, malfeliĉulo, kiu neniam havis kareson dum sia tuta vivo, sentis sin la plej feliĉa homo en la mondo.
 こんなうふにして、エサウはオメーレの頼みに従って、毎日彼女を訪問するようになった。カップルはこうして互いに無くては生きていけないほどになったんだ。     Kaj tiel, Esau, laŭ la peto de Omele, komencis viziti ŝin ĉiun tagon, ĝis la paro tiel enamiĝis, ke unu ne povis vivi sen la alia.
 だけど、オメーレのお父さんのイキーティは、エサウが毎日オメーレのところに通っていることを知って、エサウを捕まえて牢屋に放り込んじゃえって命令したんだ。     Sed kiam Ikiti, la patro de Omele, eksciis pri la ĉiutagaj vizitoj de Esau al Omele, li ordonis, ke oni kaptu kaj ĵetu la junulon en la malliberejon.
ところが、エサウはこれを耳して近くの森の中に逃げ込んだ。 Sed Esau ekaŭdis pri tio kaj forkuris en la najbaran arbaron.
オメーレは昼も夜も泣き暮らしたさ。 Omele ploris tagojn kaj noktojn.
彼女は食べるのも飲むのもやめてしまって、とうとう最後には重い病気になってしまい、まもなく、バイオリン弾きエサウへの想いのゆえに、死んでしまったんだ。 Ŝi ĉesis manĝi kaj trinki, ĝis fine ŝi forte malsaniĝis kaj baldaŭ mortis pro ŝia granda amo al la ludisto Esau.
これでお話はおしまい。 Kaj per tio la historieto finiĝas.

(続く dauxrigota)


このお話の意義はもうお分かりですね。僕はさっきやっと分かりましたよ。なるほど、これで神さまの名前が憶えられる……か! エサウへのオメーレ(の)愛