La eduka komitato de la gubernio OOSAKA, 12an de februaro, punis naŭ instruistojn, kiuj ne ekstaris je la japana ŝtata himno.
Unu instruistino el la naŭ instruistoj ne staris je la lernejofina ceremonio kaj je la ceremonio por novaj lernantoj. Do, la komitato pune reduktis ŝian salajron je 10% dum 1 monato.
La gubernio OOSAKA leĝe devigas oficialulojn stari je la himno, kaj se li/ŝi ne obeus la ordonon trifoje, oni lin/ŝin pune eksigos.
Samaj leĝoj kaj aferoj --- municipo devigas al oficistuloj stari aŭ kanti la himnojn aŭ je ŝtata flago --- jam leĝis aŭ okazis en diversaj municipoj.
Sed nuna himno kaj flago de ŝtato, Japanio, estas metita en la epoko de feŭde absoluta imperiestrismo kaj invadema imperiismo. Ili estis simboloj de maldemokratio kaj imperiismo. Do, ankoraŭ nun ne malmultaj popoloj ne ŝatas ilin.
Kaj mi ne ŝatas adori ian ajn simbolojn. Tio fariĝas homojn malsaĝa, kaj tio fariĝas varmobedo de faŝismo kaj diktatorismo, ĉu ne?
Ankaŭ Japanio estas dronanta en la novliberisma marĉo. Kaj simile al eŭropo, ultra-dekstrismo kaj ŝovinismo kaj rigora punismo (pro homrajtatenca leĝo).
Iu cenzurema lernejestro je la lerneja ceremonio kontrolis la buŝojn de instruistoj, ĉu instruistoj certe kantas la himnon. Kaj li denuncis instruistojn, kies buŝoj ne moviĝis je la himno. (Ĝi okazis en la marto de 2012, tiam la devigo de kanto ankoraŭ ne leĝiĝis.)
Ni devas fari movadon defendi liberecon (de esprimoj kaj de pensoj), egalecon kaj ĉiujn homrajtojn.
http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20130312-00000126-jij-soci