Mi denove estas dikiĝanta?


Nun mia kokso doloras ne serioze, sed maldekstra femuro kaj genuo doloras min. Eble maldekstraj femuraj muskoloj estas lacegaj aŭ vunditaj, ĉar ili tro laboris/as por ŝirme helpi kokson.
Do, mi dum monato kaj unu semajno iradas al laborejo per motorciklo. Mi movas korpajn muskolojn ne ofte. Kaj krome post paŝado (1 kilometrojn), mia maldekstra gambo kaj sidvango tre doloras.
Do, mi ne povas iradi eĉ bicikle, kaj mi denove ekdikiĝas.
Kaj tio estos malbone por piediri.