Unu persona patrino en Japanio


el la artikolo de iu ĵurnalo, 2016-feb-29

Malmultigi tempon por infanoj, kaj labori tri spece.

  "Mi havas tri laborojn en pluraj laborejoj, kaj mi gajnas apenaŭ du cent mil enojn por monato. Por nutri tri infanojn la sumo ne estas sufiĉa. Ni ne vivas lukse. Sed vivo nur malfaciliĝas.
  Parolas, sola patrino (ne edziniĝanta), s-ino A, kiu havas 9 jaran knabon kaj du pli junajn infanojn. Loĝas ŝi en la gubernio Nagano. Tage ŝi laboras kiel desegnisto en sia hejmo, t.e. ŝi faras afiŝojn per sia persona komputilo. Intertempe ŝi iras por migranta vendado. Kvar tagojn el semajno ŝi laboras en taverno nokte.

Dormado dum 1 - 3 horoj

  "Mi konsideras grava tempon kun miaj infanoj", do (por resti hejme) ŝi elektis hejm-laboron, desegnadon, sed la enspezo atingis nur du - tri cent mil enojn. Ŝi jam laboradis en taverno, kaj de ĉi-jare aldone laboras kiel migranta vendisto. La laboro en taverno estas nokta. Kiam nokte laboras ŝi, la infanojn ŝi konsilas al konatulo, kaj je la venonta mateno iras al la konatulo akcepti infanojn kaj tuj sendas infanojn al elemanta lernejo kaj vartejo. Tiel ŝia dormado estas nur 1 - 3 horoj.
  "Doloras al mi, ke mi ne povas esti kun miaj infanoj. Kaj mia astmo atakus min senatentite. Sed mi ne devas interrompi laboradon."
  En supermerkato ŝi aĉetas "restantajn rabataĵojn, fojfoje ŝi ne manĝas por ŝpari. En ŝia ĉambro varmigilo estas nur kotaco (varmiga tableto). Eĉ en frosta vintro ŝi nur povas dense vesti infanojn. Du el tri siaj infanoj estas lernantoj de elementa lernejo, sed ili ne partoprenas en post-leciona klaso pro manko de mono.

Rezignis ŝi ricevi vivprotekton

  Ŝi konsideris peti vivprotekton. Sed la norma vivprotekta monsumo estas 180 mil enoj por monato je ŝia kazo. Kaj je vivprotektado oni ne permesas havi aŭton, kiu mankeblas por iradi laborejon aŭ vendejojn. Ŝia amiko ricevis vivprotektadon, malhavis aŭton, ŝanĝis vartejon, kaj iĝis ne-povi serĉi laboron. Do ŝi (s-ino A) rezignis peti vivprotekton. Kaj restas ŝuldo por ŝia aŭto.
  "Mono elspeziĝas, kvankam mi laboras kaj laboradas. Altiĝo de akcizo, sanserva elspezo... kial tiom multe elspeziĝas... Mi volas laboron decan kun konstante bona enspezo. Mi volas esti kun miaj infanoj pli longe. Mi volas kor-trankvilan vivon."

La relativa kvanto de malriĉeco de familio de unu-persona patrino estas 54% (je 2012).