Japana malnova rakonto

Mi legis malnovajn rakontojn budhismajn. Mi ne estas entuziasma en budhismo, tamen la rakontoj estis interesaj. Mi tradukos kelkajn rakontojn. Kaj veraj originoj de rakontoj estas el antikva Ĉinio aŭ antikva Hindio, oni diras.

Saĝulo kaj kompatemulo

(el budhismaj rakontoj, "La sabloj kaj ŝtonoj kolektitaj")
Iam, antaŭ longa longa tempo, unu eminenta bonzo "Soogoo*1" estis en la templo "Mii". Li estas famkonata kiel tre profunde kompatema bonzo. En malsatego li disdonis manĝaĵojn al iu ajn egale. Ĉe malabunda pluvado li preĝinte pluvigis. Li estas ja bona bonzo.


Kiam li estis juna, iam li sonĝis : Du inferuloj diris, "Ni helpu 'Ĵiĵuu'n kaj ni mortigu 'Ŝikibu'n". Tiam en la templo "Mii" estis du junaj bonzoj studentaj. Unu nomiĝis "Ĵiĵuu" kaj la alia nomiĝis kiel "Ŝikibu". La juna Soogoo (tiam ne sidiĝis kiel Soogoo) tuj komprenis ĝin. Ŝikibu estas juna bonzo, kaj tamen li estas tre saĝa kiel "aŭdi nur unu, kompreni jam dek". Aliflanke ankaŭ Ĵiĵuu estas saĝa, kaj tamen li estas malpli ol Ŝikibu. Ĵiĵuu estas nur kompatema, sed tre profunde.
Do Soogoo demandis al la inferuloj kun dubo, kial Ŝikibu devos morti kaj Ĵiĵuu devos esti helpata.

  • Samniveluloj kiel Ĵiĵuu troviĝas multe en la mondo. Sed Ŝikibu estas tre rare saĝa. Tio estas tre damaĝo por homaro, ke vi mortigos Ŝikibun.
  • Hahaha, ĉiuokaze unu homon mortigos ni, do mortigu Ĵiĵuun, ĉu ne?
  • Mi ne diris tiel...
  • Jes, jes. la saĝo de Ŝikibu estas certe rara. Sed la saĝeco estas Tio, kion li uzos por nur sia profito. Male la kompatemeco de Ĵiĵuu utilos por amaso.

Kaj Soogoo vekiĝis el sonĝo.
Mirante Soogoo sendis senditon al la domo, en kiu loĝas Ŝikibu kaj Ĵiĵuu. Kaj, ho, ili ambaŭ kuŝas kaj suferas de antaŭ kelkaj tagoj pro identa malsano. Poste Ĵiĵuu resaniĝis kaj Ŝikibu mortis.

*1:la nomo de plej alta seĝo / posteno