La patriotisma legxo en Slovakio

en Slovakio, la kontraŭado vastiĝas kontraŭ la leĝo de patriotismo

(de Berlino, Ĵiĵi-novaĵagentejo)
    La slovaka registaro volas enkonduki la novan leĝon, kiu celas fortigi la patriotisman edukadon. Kaj kontraŭ tio la popolo fortigas rifuzemon. La parlamento aprobis la leĝproponon, kontraŭ tio la opoziciaj civitanoj kaj opoziciaj partioj manifestaciis. La prezidento Ivan Gaŝparoviĉ (Ivan Gas(parovic() decidis prokrasti la subskribon.
    La "Nacia Partio", kiu estas dekstra partio el regpartioj koaliciitaj, hegemoniis pri la leĝpropono. Kaj la leĝo devigos al popolo, ke oni kantu nacian himnon je ĉiu semajnkomenco en lernejoj, kaj en ĉiu lernoĉambro oni metu / pendu / hisu la nacian flagon, la nacian emblemon, kaj la preamblon (antaŭskribon) de la respublika konstitucio. La leĝpropono estis jam (en la marto de la jaro 2010) aprobita de la parlamento, kaj sekve la prezidento subskribus ĝin por la validiĝo ek de la 1-a de aprilo.
    Sed la popolo protestis: "Oni ne devas difini la patrioton per leĝo". Antaŭ prezidentejo en la ĉefurbo Bratislavo oftiĝis manifestacioj per la instruistoj kaj lernantoj. Kaj la municipoj kaj lernejoj asertis, ke ili ne havas monon nek metejon por la nacia flago aŭ nacia emblemo.
    Konsiderante la vastiĝo de la protesta agado la prezidento prokrastis subskribi, kaj montris sian penson, ke la leĝo devas esti ekkmencigata je la 1a de Septembro, kiam komencos la nova lernojaro.
(fino de la artikolo)

愛国者法とか、結構前時代的な法律が出来上がったか出来上がりつつあって、市民が反発しているとか。
スロバキアのシンボル的なものの前に拝跪することを学生・生徒達に強いるものだとか。
調査中……
http://eo.wikinoticia.com/socio-kaj-vi/kritikas-socia/76218-slovakio-patriotismo-ne-dezirita
http://translate.google.com/translate?hl=en&sl=cs&tl=ja&u=http%3A%2F%2Fchameleoncharlie.cz%2F1871%2Fslovensko-a-vlastenecky-zakon%2F
http://translate.google.co.jp/translate?u=http%3A%2F%2Fspectator.sme.sk%2Farticles%2Fview%2F38140%2F2%2Fpatriot_act_slovak_style.html&sl=en&tl=ja&hl=&ie=UTF-8