Antikva poemo de Jamanoueno-Okura


Mi malfacile komprenas la antikvan japanan poemon, sed mi komprenas (sed mi ne povas apreci) la tradukitan en la nuntempa lingvo.
Jamanoueno-Okura (660 ? - 773 ?) versis multajn poemojn, kaj ankoraŭ nun liaj poemoj forte tuŝas nian koron.
Mi prezentas liajn poemojn tradukitan (ne poeme).

Tri kantoj, kiuj sopiras la filon, nomitan "FRUHI". (Unu longa, du mallongaj poemoj)

Eĉ sep trezoroj, kiujn oni ŝategas kaj deziras, estas nenio por ni.
Nia filo FURUHI, naskiĝis inter ni geedzoj, estas kiel pura blanka ronda ŝtono;
Kiam frumatena stelo brilas, tiam li daŭre restadis en nia lito;
Kiam tage ni starante laboras, kiam ni sidas, tiam li ĉirkaŭis nin kaj gaje petolis;
Kiam fruvespera stelo brilas, tiam li prenis patron kaj patrinon per manoj al manoj dirante "Ek! ni enlitiĝu!",
Kaj li ne deflankiĝis de gepatroj, li aminde diris "Ni tri homoj kuŝu flanke ĉe flankoj, kaj mi enlitiĝu en la mezo inter paĉo kaj panjo".
Bone aŭ malbone li kresku kaj iĝu matura, do ni vidos belan junulon, tiel ni volis kun espero.


Senatende subite blovis forta vento, kaj frapis lin.


Ni ne sciis kion fari; ni metis puran zonon sur nia ŝultro, manprenis magian spegulon;
Ni supren rigardante preĝis ĉielajn Diojn, genuiĝinte sur la tero preĝis lokajn Diojn kun nia frunto sur la tero;
Ĉu resaniĝu aŭ ne, tio estos nur laŭ diaj karaj voloj, konfuziĝante ni preĝis kaj preĝis;
Eĉ dum momento ne boniĝis li, iom post iom lia figuro maldensiĝis, ĉiu matene lia parolo malmultiĝis;
Finfine lia spirado ĉesis, la mirego saltigis nin, ni plorkriis kun stamfoj;
Sin ĵetis ni sur la tero kaj supren rigardis la ĉielon, batante sian bruston priploris kaj ploris, kaj tamen vane;
Ni fore lasis nian filon el niaj manoj, tio estas la vojo de homvivo?

Ĉar li estas ankoraŭ tro juna infano, li ne scias la vojon. Ni sendu oferon al vi, servanto de la hadeso, do iru porte nian filon sur via dorso.

Kun ofero mi petas elkore: Akompanu mian filon rekte sen embarasi lin, kaj montru al mia filo la larĝan vojon al la paradizo.


山上憶良の上の歌は、水垣 久さんの千人万首の山上憶良のページの一番下に読むことができます。日本語で。


ちなみに、リービ英雄氏は「黄泉の使ひ」を"bearer of Hades"と訳しておられます。日本語で「黄泉」に相当する語が沢山あるように、エスペラントにもいくつか(も)の単語を見出すことができます。「使い」というのも servanto (,servisto), sendito, komisiito その他文脈に応じて「召し使い」「送られてきた人」「任された人」などの単語があって、「黄泉の使ひ」とはどれに相当するのか、よくわかりませんでした。所詮エスペラントなので、どうでも良いのかもしれませんし、これだ、と枠をはめられると、結局西洋っぽくなるのかもしれませんね。


それにしても、古日(ふるひ)という名、「ふるひ」と今日と同じように読んだかどうか、分からないですが、もし今日の「ふ」で始まり「ひ」で終わるとしたら、力の入りにくい名前ではないでしょうか。また、字義もそのまま、古い日、過ぎ去った日だとすると、後からつけた名前のようでもあります。そもそも「古日」という名は一般的だったのでしょうか。「子虫」などという名前も見られる昔のことですから、今の感覚とは全く違っていたのでしょう。あるいは、太「古」の昔からある「日」輪をイメージした名前なのかもしれませんね。


日本語を解しない人にとって、上の訳がどのように感じられるのかわかりませんが、もとの物語は描かれるイメージがリアルで何度読んでも泣けてきます。