"Batalis mi je mia edzino por konkeri la "vakecon"" (prova traduko)

Akahata 2019-05-14

Batalis mi je mia edzino por konkeri la "vakecon"

ASAO-Daiske
En la gubernio AICHI, Tooei-chou (urbeto)

  En la vespero de la 21a de Aprilo en la urbadomo, en kiu oni voĉnombras, mi, la atestanto de voĉnombrado, spektis, ke la komunista partio konkeris vakecon daŭrintan dum 12 jaroj.
  La balota nombrado finiĝis frue je la 8a horo ptm, ĉar ekde ĉi-foja voĉdono la voĉdona horzono estas mallongigita (de "ĝis la 8a horo ptm" al "ĝis la 6a horo ptm"). Urba oficisto alskribis al la kandidata numero 1a "ASAO-Motoko" sur nigra tabulo: "275". Samtempe el seĝoj okazis tre malbrua tumulteto kaj sekve ĉiuj spektantoj eksilentis pro mirego. Kaj post baldaŭ ekscito regis la ĉambron, "iu, unu kandidato malsukcesos!". Tian rezulton neniu antaŭspozis.
  Je la 8a horo kaj 15 minutoj (ptm) urba anoncilo sonoregis por sciigi la rezulton de la voĉdonado de la urbeta asembleo. Eĥiĝis inter montetoj en OKU-Mikawa-regiono la apero de la delegito komunista en municipa asembleo. Mi pensis, ke en la koroj de urbanoj ĝermis malgranda espero.

https://twitter.com/Blanka_Meduzo/status/1130106559759958016

dauxrigota