Inteligentigxis cxiuj

昨日、国際活動パネル展2012エスペラントの展示を見に行った。
電車で行ったのだが、満員であった。僕も他の乗客も多くが立っていた。気がついて見下ろせば、僕の視界の中にある向かい合わせの四人がけのJRの席座っている乗客は皆、スマホをスリスリしていた。カップルですらそれぞれ自分のスマホを指で磨いているのであった。




Hieraŭ mi vizitis "la Ekspozicion de Internacia Agado 2012" pri Esperanto (en aliaj tagoj oni havas aliajn temajn ekspoziciojn krom Esperanto).
Mi iris per trajno, kaj la vagono estis plena de pasaĝeraro. Ankaŭ mi kaj ankaŭ aliaj multaj pasaĝeroj staris en la vagono; ĉiuj staris krom sidintoj :-)) La vagono havas blokojn de seĝoj, kiuj estas vizaĝoj al vizaĝoj (vidu fotojn jen kaj jen).
Rimarkinte mi malsupren vidis sidantojn. En mia vido ĉiuj sidantoj frotis kaj frotadis siajn "smartphone (inteligentan poŝtelefonilon)" per fingro senescepte! Eĉ gejuna paro frotis respektive sian tabuleton. Senvorte, entuziasme ili frotis frotis frotis... Iuj ambaŭmane kaj aliaj lerte unumane frotis.


"Tabuleto mia tabuleto inteligenta,
Kie estas mia feliĉo, kio estas mia misio?"


Je la finstacio KIOTO ni ĉiuj elvagonis.