Por kreskigi sian edzinon estontan, sxtelis knabinon

La 14an de julio, en la urbo Kuraŝiki, 11 jarojn aĝa knabino malaperis. Ŝi havis poŝtelefonon kun GPS (tutmonda loktrova sistemo), sed la signalo malaperis je 4km de ŝia hejmo.
Pro polica obstina esploro kaj pro informoj kolektitaj de najbaroj, ŝi estis trovita en la 19a tago en la domo de suspektato, kiu estas F, viro 49 jarojn aĝa.
La suspektato F ŝtelis la knabinon plane, li antaŭe trovis kaj celis la knabinon.
Kiam la policanoj impetis lian domon, li prezentis al la policanoj la knabinon ŝtelitan dirante, "ŝi estas mia edzino".
Li konfesis, ke li volis kreskigi ŝtelitan knabinon, kaj volis fari ŝin lia plaĉa edzino.
Li reformis sian domon por enfermi knabinon (estontan edzinon), kaj antaŭe aĉetis multajn dolĉaĵojn por ŝi. Kaj li timigante ŝin forportis al lia domo.



La lernejo de la knabino kaj najbaroj, antaŭ ĉiu ŝia patrino finfine havis pacon.

fontoj:
http://headlines.yahoo.co.jp/hl?a=20140722-00000514-sanspo-soci
http://www.iza.ne.jp/kiji/events/news/140721/evt14072118490023-n1.html