Japana fiero, Partio kiu gardas la artikolon 9an.


La 29-a Junio 2016 (merkredo) "AKAHATA" ("Ruĝa Flago", organo de la Japana Komunista Partio) je la 1-a paĝo.

Japana fiero, Partio kiu gardas la artikolon 9an.

Nun, 2016, mi devas diri.

  S-ro TAKAHASHI-Saul, la eksa vicprezidanto de Palestino de Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj


Surloka komuna kompreno estas, ke por labori en mezoriento tre dankinda merito estas, ke Japanio estas pacema ŝtato. Tiam, kiam mi rezidis en Jersalemo, mi sinprezentis ke mi venis de Japanio, palestinanoj aŭskultinte tion mildigis siajn mienojn. Tio estas la fiero de "esti japano".

La celo de la Abe-regpotenco

La esenco de la Abe-reĝimo estas multigi malriĉulojn, hastas ĉasi tujan intereson pro penso kiel "nur nun, nur mi, nur mono". Tio estas sendelikata nov-liberalismo kaj militalismiĝo de ŝtato. Kaj milit-leĝaro estas konkretigo de "reformo (renverso) de ŝtateco". Abe reĝimo intencas sekvante Usonan militan intervenon, akurigante konfliktojn, partoprenante rabadon de naturaj resorcoj kaj interesoj, ricevi dividaĵon.
Post la Atencoj de la 11-a septembro en Usono, en Usono, Eŭropo kaj Israelo fortiĝis tendenco pravigi ĉion ajn por sekurigo. Geografie kaj tempe senfina "milito kontraŭ teroro" bone kongruas kun rimarkigo de angla verkisto George Orwell, "celo de milito ne estas venko aŭ malvenko, sed teni militan reĝimon". Sekve la ekonomio dependanta de militaj aferoj estas tenata, ia ajn interja kaj eksteraj minacoj de homrajtoj estas pravigataj.
Palestino estas bone adekvata "batalkampo", en kiu Israelo praktike provas la efikecon de militiloj produktitaj en Israelo. En ĉiu kelkaj jaroj Israelo faras grandskalan militan operacion, kaj foje, post ne longe sendelikate okazigas foiregon de armiloj en Tel-Avivo.

Observi sian logikon dum jarcento

La Japana Komunista Parito bataladas por kontraŭi militon kaj por paco dum la dua mondmilito, obstine bataladis kontraŭ potenco, zorgadas "99%"-anojn kiuj ne estas en riĉa tavolo, observadas sian logikon dum jarcento. Mi elkore estimas la Japanan Komunistan Partion. Tro multe estas senrespondecaj partioj, kiuj favore klopodas profiti grandajn kapitalojn, ignorante suverenon kuras por teni sin en ŝanĝado de politikuja situacio. Dum valoro de JPK estas brila.
Eĉ se grandegaj amaskomunikoloj raportas tromalgrandiginte laboron de JKP,
eĉ se aliaj partioj iel ekscitite propagandas kontraŭkomunismon, popolo ne facile estas kaĵolata. En usono troviĝas proverbo, "no one ever kicks a dead dog" (Oni neniam piedbati hundon mortintan). (Ĉu JKP jam mortis? Ne.) JKP, kiu advokatas interesojn de "99 procentoj", estas sendube minaca por havantoj de potenco aŭ enradikiĝintaj interesoj.
En ĉi-foja baloto akre ni estas demandata: ĉu Japanio igas je "lando kiu transmare mortigas / mortigatas", aŭ gardi la 9an artikolon de la japana konstitucio kaj reputacie kaj reale. Mi elkore deziras grandan progreson de la Japana Komunista Partio.


Takahashi-Saul: diplimita jura magistro je la postdiploma kurso en la universitato de Essex (pri internacia homrajta leĝo). Li laboris en la internacia buroo de Amnestio Internacia kaj aliaj. Nun li estas la japana prezidanto de "Business & Human Rights Resource Centre" (Material-Centro de Komerco kaj Homaj Rajtoj). Aŭtoro de "Palestinanoj daŭre suferadas... Kial UN ne povas solvi tion?" (GENDAI ĴINBUN SHA)