Mi prenigis "drogon" al mia fratineto, kaj mi perdis memoraron.

(el ĵurnalo ASAHI, 2017-4-17) : letero de s-ro MURAKAMI-Toshiaki (82 jarojn aĝa el la gubernio KIOTO)

   En printempo 1946, en la provinco SIPING (en eksa Manĉurio), estis intermilitante inter Ĉina Kompartia Armeo kaj Koumintanga (Nacia) Armeo. Mia patro estis rekrutite perdiĝinta. Sub tondroj de pafado mia patrino kaj kvar gefiloj vivis tie.
   En julio ni devis reveni Japanion, kaj kvar viroj de japano-asocio venis al nia hejmo. Ili donis drogon (venenon) al ni kaj diris pri mia unu jaraĝa fratineto, "ĝi ne povas elteni sin dum longa vojaĝo, do mortigu ĝin".
   Mia patrino enbrakigis fratineton, kaj mi (je la sesa grada knabo de elementa lernejo) prenigis "drogon" per kulero, kaj mia fratineto mortis.
   Poste mi perdis multe da memoron. Post jaroj mia samlerneja amiko rakontis al mi, en tiu tago mi plorante rakontis al amiko pri la sceno. Mi memoras, ke mia patrino kies stato de menso kaj korpo estis malbona, kuŝis sur ŝarĝilo.
   Mi envagonigis patrinon kaj du fratetojn en kargotrajnon. Kaj ni alvenis al la haveno en KORO (HULU) -Insulo, de kie multaj japanoj revenis al Japanio.
   Mia patrino prenadis medikamentojn preskribitajn de kuracisto, iun tagon mi ricevis alian pulvoran medikamenton de la kuracisto. Mi prenigis ĝin, kaj mia patrino eligis ŝaŭmon el sia buŝo kaj mortis. Mi estis foranime... Dum tranokta funebrado mi kaj miaj du fratetoj silentis.
   En aŭgusto ni, mi kaj du fratetoj, alvenis al KIOTO, kie estas hejmloko de niaj gepatroj, kaj nin akceptis nia avino, sed tuj poste mia pliaĝa frateto malsane mortis.



En iuj regionaj presversioj suba frazo estas forreduktita. (malgraŭ identa ĵurnalo)

  Nun mia malpliaĝa frateto, kiu estas 75 jarojn aĝa, kaj mi oponas la Ŝtatan Sekurecan Leĝaron aŭ "la Leĝon kontraŭ komproto", kiu rememorigas iaman "la Leĝon Publikan Ordon" (, kiu subpremante liberon kaj demokration kondukis japanan popolon al milito kaj al invado ... de tradukanto). "Nenies infanon mortigigu! ĉiaman pacon!" Ni daŭre voku.

以下、次の文が版によっては削除されているそうです。

今75歳の下の弟と私。安保法制や昔の治安維持法を想起させる「共謀罪」には反対だ。「誰の子供も殺させない、いつまでも平和を」と声を上げ続ける。