Atesto de atombombito

Hieraux ni spektis movion por paco. Gxin faris iu medicinista asocio. En gxi aperis GAZA, Okinavo, japana arm-ad-isma registaro kaj atombombadoj Hirosxima k Nagasaki.
En gxi la atesto de YAMADA-Reiko, hirosxima atombombito, estis tre sxokigema.

...
La 6-an de auxgusto matene, la tago atombombota, la somermeza suno brilis hele, kaj ne estis ecx unu peco de nubo sur la cxielo blua.
Kiam mi rigardis supren al la cxielo, mi vidis argxente brilan B29 flugantan alte en la profunde blua cxielo, desegnante blankan arkon (kiel la literon "U"). Gxuste kiam mi pensis, "Gxi estas bela!", blanka lumego ekbrilis. ... varma sablo blovis sur mian dorson kaj ruligis min malsupren...
Mia logxa kvartaro ne bruligxis.
Mia patro... revenis makulita de sango.
Mia plej aĝa fratino estis atombombita sur la kajo de Hirosxima Stacio, ... kaj revenis hejmen vespere en la dua tago kun brulvundoj sur la kolo kaj dorso...
Estis viktimoj k perditoj en preskaux cxiu najbaro mia.
En la hejmo de mia amiko, kun kiu mi kutime ludis, kvin infanoj atendis sian patrinon. En la dua tago, tute nigra bulo kun kvar piedoj rampe enkuris en ilian domon. La infanoj momente opiniis, ke gxi estas nigra hundo, sed evidentigxis ilia patrino. Tuj kiam sxi atingis siajn infanojn, sxi kolapsis kaj mortis. La infanoj kremacis sxin en sia gxardeneto.

https://t-hibaku.jp/syougen/yamada_r.html

 8月6日、原爆投下の日は朝から真夏の太陽が照りつけ、空には雲一つありませんでした。
 空を見上げると、真っ青な空高く銀色に光ったB29が白い飛行機雲の弧を描いて飛んでいきました。「きれいだな!」と思ったとたんに、一瞬白い光が走りました。防空壕に向かって走り出した私の背中に熱い砂場の砂が吹きつけ転がりました。
 私の父は…血みどろで帰って来ました。
 一番上の姉は、1.5キロメートル地点の広島駅のホームで被爆し、首から背中に火傷をして2日目の夕方に帰って来ました…
 近所の殆どの家庭で…犠牲者がいました。
 いつも遊んでいた友達の家では、子どもたち5人がお母さんの帰りを待っていました。2日目に四つん這いで真っ黒い塊が飛び込んできたので、子どもたちは黒い犬だと一瞬思ったそうですが、それはお母さんだったのです。子供たちの所に来るなり、倒れて亡くなり、子どもたちが庭で火葬しました。

https://t-hibaku.jp/syougen/yamada_r.html

Ne plu Hirosximo, Ne plu Nagasaki, Ne plu milito!