D-ro MASUKAWA-Toshihide, fizikisto Nobel-premiita
- 価格: 693 円
- 楽天で詳細を見る
Citas mi el la libro de d-ro MASUKAWA-Toshihide, titolita "Kion faris sciencistoj en militoj?"
Sur la muro en mia studa ĉambro kaligrafio de d-ro SAKATA-Shoichi estas pendata. D-ro SAKATA (1911-1970) estas teoria-fizikisto kaj estis mia gvidanto.
《Sciencisto unue kiel homo devas ami homaron antaŭ ol kiel sciencisto ami sciencojn.》
D-ro SAKATA forpasis en 1970, la kaligrafio estas farita antaŭ unu jaro de lia forpaso. De tiam mi metas (pendas) ĝin je ĉiam videbla loko, kaj mi gravuradas al mia koro la instruon de mia gvidanto. Li simpatiis kun la 《Manifesto de Russell kaj Einstein》 (1955), kiu estas maltrankvila, kiom da katastrofo al homaro venigos nukleaj fortoj kaj evoluigo de amas-detruaj armiloj kaj admonis sciencistojn esti memreflekte deskreta. Kaj li iniciate ĉeestis al la Konferencoj-Pugwash, kiu heredis la ideon de la manifeston. La frazo de la kaligrafio bone esprimas la spiriton de d-ro SAKATA.
Gravas kion fari al la mondo
Elstala japana Esperantisto d-ro SAITO-Hitoshi skribas tiel, tre interese, kaj mi ne havus kompetenton traduki gxin el la japana...
Foje oni diras, ke Esperanto estas "artefarita lingvo kreita de Zamenhof". Sed lingvon kiel socian fenomenon unu poersono ne povas starigi. En la kazo de Esperanto, ĝi stariĝis nur post tiam, kiam ekzisto de homa anaro, kiu volonte lerni kaj uzi ĝin --- apero de esperanta lingva komunumo. En tiu senco unuopaj esperantistoj koncernas la stariĝon kaj evoluon de Esperanto.
Tial pli taŭga esprimo estas, Zamenhof iniciatis Esperanton, kaj esperantistoj (komprenebe inkluzive de Zamenhof mem) kreskigis ĝin. Oni facile imagas esperantistojn kiuj gvidis organizojn, aŭ famiĝis homojn en aliaj kampoj. Certe oni estas respektindaj.
Sed kreskigantoj estas ne nur tiaj personoj. Por stariĝo de Esperanto multe pli gravas personoj kiuj faris/as ion per Esperanto, ol personoj kiuj faris pri Esperanto. El ili oni facile registras en la historio tiujn, kiuj verkis gravajn en Esperanto. Sed nombre pli multaj estas ne-famaj esperanto-uzantoj, kiuj konstante uzis Esperanton, kaj ili ne aperas sur la historia scenejo. Ja tiaj personoj kreskigis Esperanton.
https://www2.sal.tohoku.ac.jp/~gothit/ses/index.html
En la lasta tempo en japanaj esperant-movadaj organizoj oni laŭdas esperantisojn SAITOU-Hidekatsu kaj HASEGAWA-Teru. La lasta estas homo kiu vivriske agadis per Esperanto por paco kaj por virinaj rajtoj ktp.
Pri la Manifesto de la Mondpopolo
Kio estas la manifesto?
Ĉu "esperanto-movado" estas movado por esperanto-komunumo? Ĉu la movado devas celi tenon k pligrandiĝon de la komunumo?
Kio estas tia movado, kiu celas sian komunumon pligranda?
Kio estas tia komunumo, kiu celas sian tenon kaj sian pligrandigon?
Ĉu Esperanto-komunumo estas mem-plimultiga lingva ekzisto (kiel kapitalo)?
Ĉu esperanto-movado ne estas esperanto-komunumo, kvankam certe Esperanto formis sian komunumon?
Mi dubas, ke la manifesto konfuze identigas la movadon kun komunumo. En ĝi mankas (aŭ esti malklara) celon labori al la Mondo.
Ĉu organizo (komunumo ne estas organizo), kiu celas sian pligrandigon/plifortigon, estas ia devia?
Al la mondo la manifesto eksteren celas fine nur prezenti sian (sub-)kulturon kaj sian komunumon (grupeton). Ni devas kontenti nin de tiu celo?