Kio estas la 《viktima mensagordo (viktim mentality)》 kaj 《batalema etoso》, kiuj trapenetras la israelan socion?

Traduka ekzercado.
イスラエル社会を覆う「被害者意識」「戦いのエートス」とは何か 社会心理学者がガザ戦闘の背景にある精神を読み解く | 47NEWS

Kio estas la 《viktima mensagordo》 kaj 《batalema etoso》, kiuj trapenetras la israelan socion?

Socia psikologo deĉifras la menson malantaŭ la batalado en Gazao

   En Israelo etoso de militlaceco komencas kreski, kiel kelkaj rezervistoj kiuj publikigas leteron alvokantan batalhalton, nun, je pli ol unu jaro kaj duono pasis ekde la komenco de batalo en la Palestina teritorio, Gaza-strio. Tamen, subteno por la celo de ĉefministro Netanjahu 《ekstremi Hamas'on (la islaman organizaĵon)》 restas forta, kaj ne troviĝas ĝermo de fino de la batalado. Israelo ankaŭ atakis Iranon, vastigante la batalolinion. Ekde sia fondiĝo en 1948, Israelo konstante konfliktas kun siaj najbaroj. Malantaŭ tiu ĉi batalema sinteno kuŝas forta 《viktima mensagordo》 kaj 《batalema etoso》, kiuj estis kultivataj en la socio, inkluzive de edukado pri la Holokaŭsto (la amasmurdo de judoj) fare de Nazia Germanio. Tio estas la opinio de la socia psikologo Daniel Bar-Tal, emerita profesoro ĉe la Universitato de Tel-Avivo. La raportisto intervjuis al li interrete pri la kolektiva konscio de la israela socio.
(Yugo Hirano, eksa estro de la jerusalema oficejo de Informa agentejo Kyodoo-Tsushin)

▽《Ili ne volas agnoski la genocidon》

   ── En la GAZAa Sektoro, pli ol 50 000 homoj mortis kaj pli ol 60% de la konstruaĵoj estis detruitaj, kaj la situacio estas priskribita kiel 《infero sur la tero》 (fare de la prezidanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (ICRC), s-ino Mirjana Spoljaric Egger). Certe por judoj GAZAaj loĝantoj estus malamikoj, kial tamen multaj judoj estas tiom indiferentaj pri la malfacilaĵoj de Gazao?
   《Estas pluraj kialoj por tio. Unue, la situacio de GAZA preskaŭ ne estas raportata per televido en Israelo. Televido estas grava fonto de informoj por judoj, sed kvankam israela televido povas montri senmovajn fotojn de la situacio en Gazao, ĝi malofte elsendas moviojn de la ruiniĝo de la urboj kaj de mortintaj/antaj civiluloj, kiel elsendite de la mezorienta satelita televidstacio Al-azira. Multaj judoj tute ne scias, kio reale estas okazanta en Gazao.
   Due, la batalado en Gazao estas ligita al reprezalio (venĝo) kontraŭ la surpriza atako de Hamas al Israelo (7-a de oktobro 2023). "La 7-a de oktobro" estis socie prezentita kiel "nova Holokaŭsto (la amasmurdo de judoj)", kaj judoj ankoraŭ vivas kun la kruelaj scenoj faritaj je la surprizatako de Hamas plurfoje elsenditaj de la amaskomunikiloj.
   Ankoraŭ alia kialo estas "neado". La israela armeo estas rekrutita militistaro, inkluzive de rezervistoj. Tio signifas, ke por multaj judoj, iliaj patroj, filoj kaj fratoj batalas en Gazao. Neniu lando aŭ socio volas esti akuzita pri genocido aŭ etna purigado, sed en Israelo aparte, neniu volas agnoski, ke israelaj soldatoj estas partoprenantaj en genocido ĉar iliaj propraj familianoj batalas kiel soldatoj.
   La israela militistaro estas integrita en la socion, kaj infanoj estas instruitaj ekde infanĝardeno pluen, ke la militistaro protektas la judojn. Tial homoj fidas la militistaron.
   Ni ankaŭ devas kompreni, ke israelaj judoj ankoraŭ vivas en timo de persekutado hodiaŭ. La hororo estas, ke la nazia holokaŭsto povus esti ripetata ie ajn, de iu ajn, iam ajn. "La 7-a de Oktobro" estas rigardata kiel pruvo, ke amasbuĉado efektive okazas. Ili pli fortigas senton, ke nur fidinda militistaro povas protekti la judan popolon. La percepto, ke judoj estas la viktimoj, estas ĝeneraligita, kaj homoj fariĝas indiferentaj pri la katastrofo de Gazao.》

▽ La intenca elekto de traŭmato

   ── Kio estas la juda 《viktima mensagordo》 (viktima identeco) kaj kian efikon ĝi havas sur la israela socio?
   《La sento de viktimeco de la juda popolo, simbolita de la Holokaŭsto, estas profunde enradikiĝinta en la socio, faldite faras plurajn tavolojn en niveloj de la kulturo kaj ideologio. Aldone al la Holokaŭsto, Israelo spertis multajn militojn ekde sia fondo en 1948, ĉiujn el kiuj la juda popolo konsideras necesaj kaj en kiuj ili rigardas sin kiel viktimojn. Do ili opinias, ke ili devas batali. Jen kion ni povus nomi la "etoso (karaktero) de batalo". Ĉi tio estas fermentigata en lernejoj, la militistaro, la amaskomunikiloj kaj sociaj retoj, kaj eĉ en politika diskurso, kontribuante al la integriĝo kaj firmiĝo de judoj. Eĉ en la nuna batalado, Hamas estis prezentita al la socio kiel "nazioj" kaj "teroristoj" kaj senhomigita: senhomigi siajn malamikojn kaj fari sin herooj. Kaj provigi la batalon. Tio estas celebrado de patriotismo kaj voko al civitanoj esti pretaj mortigi kaj esti mortigitaj por defendi la nacion.
   La fono de tiu "batala etoso" estas traŭmato, kaj la israela socio intence elektis staton de traŭmato. Tie, oni bezonas ne resanigon, sed prefere la bontenadon de la traŭmata stato. Ekzemple, israelaj gimnazianoj vizitas la lokon de naziaj koncentrejoj en Pollando kiel parto de edukado, kie ili funebras la viktimojn drapirante sin per israelaj flagoj. La tiama mesaĝo estas "neniam plu ripeti". La mesaĝo enhavas, ke havi fortan militistaron, holokaŭsto neniam okazos, kaj la elekto de traŭmata kondiĉo servas kiel ilo por integrigi judojn en la militistaron. Oni povus eĉ diri, ke la israela socio estas konstruita sur fundamento de traŭmato.》
   ── Ĉu por teni la traŭmatan mensan staton la politikistoj israelaj utiligas holokaŭston politike?
   《Jes. Ili konstante igas israelajn judojn senti sin kiel viktimoj. Kaj ili igas homojn kredi, ke la Holokaŭsto povas okazi denove, enfaligas en senton de timo. Tiu viktima mensa stato aperigas tri danĝerajn fenomenojn: morala kadukiĝo, morala sinrajtigo, kaj la altrudo de morala silento.
   Unue, la 《kadukiĝo de moraleco》 (Moral disengagement / Moral decay) signifas iĝon nekapabla pensi pri aferoj morale.
Ili fariĝias akceptebla ignori moralajn normojn. La ideo estas, ke judoj estas historiaj viktimoj de persekutado kaj ke ili ne bezonas konsideri moralajn principojn por venki siajn malamikojn, ĉar ili devas defendi sin.
   La dua estas 《morala sinrajtigo》, kio estas la kredo, ke viktimoj rajtas uzi ajnan formon de perforto por malhelpi novajn tragediojn. Tio signifas, ke judoj rajtas vundi ĉiun ajn, kiu prezentas minacon al la judoj.
   La tria, 《trudo de morala silento》, estas la ideo devigi al aliaj silenti pri moraleco. Tio ankaŭ estas deklaro de jodoj, ke aliaj landoj ne devas prediki pri moralo al la judoj, ĉar ili estis la viktimoj. En 1973, la tiama ĉefministro Golda Meir diris: 《Tiuj eŭropaj landoj, kiuj ne helpis (la judojn) dum la Holokaŭsto, ne rajtas nin prelegi,》 tipa ekzemplo de devigado de silento. Tia retoriko povas esti tre efika al eŭropaj landoj, kiuj ankoraŭ nutras kulposenton pri la Holokaŭsto. Similajn deklarojn faris ne nur Meir sed ankaŭ sinsekvaj ĉefministroj, de la unua ĉefministro, Ben-Gurion, ĝis la nuna ĉefministro, Netanjahu.
   La nekredebla nombro da judoj mortigitaj en la Holokaŭsto estas ses milionoj. Tamen, israelaj politikistoj zorgas nur pri judoj, kaj ne pri ciganoj aŭ samseksemuloj, kiuj estis samaj viktimoj de la Holokaŭsto.
   Israelo devas superi ĉi tiun 《viktima pensmanieron》. Israelo jam ne plu estas viktimo, sed la plej potenca nacio en la Proksima Oriento kaj regiona potenco. La katastrofo en Gazao montras, ke Israelo estas krimulo kaj bezonas forlasi de sia pensmaniero esti 'ĉiama viktimo'.》

▽Potenco kaj milito

   ── Ĉu israela popolo volas daŭrigi militon en GAZA?
   《Tio estas tre malfacila demando por respondi nuntempe. Certe estas, ke la superforta plimulto de judoj volas, ke la ostaĝoj tenataj de Hamas estu liberigitaj, sed pri permanenta batalhalto la afero estas komplika. La popola sinteno pri permanenta batalhalto dependas tion, kio okazos al la ostaĝoj.
   Ekde aprilo, kreskanta kontraŭmilita etoso aperis, kiel veteranoj kaj rezervistoj publikigis leteron alvokantan al batalhalto.
Ĉi tio estas la rezulto de kreskanta nombro da judoj eksento, ke Netanjahu daŭrigas la bataladon por la politika profito teni sian reĝimon.
   La registaro de Netanjahu promesis "ekstremi Hamas'on", sed kiel agnoskas israelaj armeaj oficistoj, Hamas estas ideologio rezistomovado kontraŭ okupado de Israelo (t.e. ne nura organiza substanco) kaj armea solvo ne eblas. Tio estas milito senfina.
   Kaj tion ĝuste volas la ĉefministro Netanjahu. Ju pli longe la milito daŭras, des pli li povas firmigi sian potencobazon. En la romano "1984" de George Orwell, la diktatoro "Granda Frato (Big Brother)" daŭre militas por konservi sian potencon, kaj ĝuste tia estas la situacio, en kiu Israelo troviĝas nun. Netanjahu pli zorgas pri daŭrigo de la batalado ol pri liberigo de la 58 ostaĝoj ankoraŭ tenataj de Hamas.》