Mia sano perfidis iliaj (kaj miaj) atendojn. / 異常がなくて残念

En la lasta tempo mi ricevis la ekzamenon de la ŝarĝ-elektrokardiogramo. Ĉar oni montris, ke mia koro havas intermitan pulson (neregulan korbatadon). Kaj mi iom havis memkonscion fojfoje.
La ŝarĝa elektrokardiografo estas per uzo de la ekzercmaŝino por paŝado kaj kurado, t.e. "treadmill".


Tiam mi estis kondukata en la ekzamenan ĉambron, kaj sur la maŝinon. Tie estis kuracisto pri koro, ekzerc-inĝenieroj kaj flegistino.

Inĝenierino: Nu, ni komencu la ekzamenon pri via koro.
Mi: Jes.
In: Komence malrapide paŝu.
Kuracisto: Ne sentas strangan?
Mi: Bone, nenion sentas mi.
Flegistino: Jam laciĝas vi?
Mi: Ne.
Ku: La pulso rapidiĝas ...
(Dum ekzameno daŭre mia kora pulso estis registrigata kaj montrata sur la ekrano.)
Ku: Ankoraŭ ne aperas la intermita pulso...
In: Ni akcelu la maŝinon kaj vian paŝon, atentu...
Mi: Jes. Hu, hu, hu, hu, ...
Fl: Ankoraŭ ne aperas.
Ku: Jes, nenio aperas stranga, tre normala...
Mi: Ha, hu, ha, hu, ha, ho...
In: Laciĝas vi jam?
Mi: Ha, ha, ha, ne, ne, anko-, raŭ, ne, ho, ho, ho...
Ku: Strange. Nenio aperas. Do, plie akcelu.
In: Atentu, la maŝino rapidiĝos... (Ŭjiiiiii!)
Mi: Ha, ha, ha, ho-ho-ho-ho-ho-...
Fl: Ankoraŭ ne. Post ĉio ajn, nenio aperas.
Ku: Jes. Kial nenio aperas ? Ĉu vi estas tre sana ?
In: Jes, ankaŭ mi dubas, ĉu ĉi tiu viro ne estas malsana.
Mi: Ha-ha-ha, ho-ho-hu-, Mi, certe, mi, havis, ne-, regu-, lan.
Mi: Tio, es-, tas, regi-, stri-, ta, ĉu, ne? hu-ho-hu...
Fl: Ĉu vi estas laca jam?
Mi: Jes, iom, iom, iom, mi, es-, tas, la, ca. nur, iom. ...
In: Pardonu, ni ĉesu iom post iom la ekzamenon... malrapidiĝas maŝinon... atentu...



Ku: Nenio aperis sur vi.
Fl: Nenio mi vidas sur li.
In: Nenio troviĝas via koro....
Mi: Jes, mi sentis nenion ĉe mia koro. Kial... nenion. Mia kora stato estas bone hodiaŭ?
In: Nu, ricevu la diagnozon de ĉi foja ekzameno per via responda kuracisto.

Tiel la dudek minutaj ekzameno finiĝis. La atendoj de ĉiuj estis perfiditaj.


トレッドミル検査を受けたが、20分かけて何も異常が見つからなかった。