La kreskado de la gefiloj kaj amo de la gepatro

En la vartejo mia rolo kiel patr(in)o estis la redaktoro de la skribaĵ-aro. Kio estas skribaĵaro? Ĉu en ĝi la frazoj de geinfanetoj estas kolektitaj? Tiel nomata prozaĵoj?
Ne. Ĝi estis la leteroj de gepatroj al siaj gefiloj. Ne infanetoj, sed gepatroj skribas la frazojn, kaj ni redaktoro kolektis la paperojn de la mesaĝo skribita. (La redaktoroj ne estis sola, sed konsistis el 8 personoj.)
Jam la skribaĵ-aroj estis elfaritaj kaj distribuitaj, kaj ĉiutage mi legas ĝin ripete.



Ĉiu letero gratulas kaj ĝojas la kreskadon de sia gefileto. Troviĝas precipe kortuŝa letero el ili. Ĝi estis skribita de la patrino, kiu estas tre bela juna patrino. Ŝia fileto havas iom malfacilecon aŭ malfruecon en sia kreskado. (Mi ne rimarkis tion.)
Laŭ la letero... Li, la infaneto, ekstaris malfrue, ekparolis malfrue, kaj ekkuris malfrue sur sia kreskado. Ĉiu povo aperas malfrue unu aŭ du jarojn ol aliaj infanetoj.
La patrino tre zorgis kaj timis lian kreskadon, kaj kiam li unuafoje ekstaris, kiam li ekpaŝis, kiam parolis, en ĉiu okazo ŝi larmegis pro la grandega ĝojo. Kaj nun li povas naĝi, povas eĉ stilziri. Kompreneble, kiam li unuafoje naĝis, kaj kiam li stilziris, la patrino ploris brakumante lin.
Bedaŭrinde ankoraŭ la kreskado de la infaneto estas malfrua ol aliaj. Sed mi legas la leteron ripete, kaj larmas dolĉe.