Ne plu viktimo per atombombo, Ne plu milito, nuligu atombombon, "La ombrelo de nukleaj armiloj" estas plej malbona iluzio!

Hodiaŭ estas la 64a "la 6a tago de auxgusto" post de la unua atombombado kontraŭ homaro. Ni neniam permesu atombombon! Tio estas la urĝa tasko, kiun ni ne povas restigi al sekvanta generacio.
Grava estas, ke la esenco de la atombombo estas kontraŭ homara armilo. Tiu ne donas pacon al homaro, sed ĉiam riskon de ekstermiĝon de homaro. Nur unu eksplodo donis multegajn tragediojn.

... Samtempe de la fulmego mia domo komencis detruiĝi kun bruegoj. Mi forkuris eksteren panike, ĉirkaŭprenis miajn du infanojn, kiuj estis ludintaj eksterdome, sed mi ŝtoniĝis surloke. "Panjo!", la krio de la unua filino min rekonsciigis. El la detruita domo leviĝadis densa terpolvo. Fendante tegolojn, forprenante lignotabulojn, forigante dikajn lignojn, mi fosadis la lokon, el kiu la voĉo aŭdiĝis. Neniu estis por helpi min, kaj nenian ilon mi havis. Dume la krio de la filino ŝanĝiĝis je "Aj!" "Varmege!", kaj pli kaj pli ŝia voĉo malfortiĝis. Fajreroj alŝprucis kaj ekbruligis la lignojn premantajn la filinon. En nigra fumo kaj varmega fajro mi neniel povis elteni, kaj forkuris kriante al la filino, "Pardonu min, Kara!" "Ho, varmege, panjo!" ŝia krio persekutas min por ĉiam. ...

http://www.esperanto-usa.org/retbutiko/index.php?main_page=product_info&cPath=20_310&products_id=7080


kaj vizitu la pacajn deklarojn de Hiroŝimo.
http://www.d1.dion.ne.jp/~gotou_m/esperanto/deklaro/deklaro-index.htm