Somer-lacego ? kaj lumbago

En la lasta sabato ( = hieraŭ) mi estis feria. Mi ne bezonas iri laborejon kaj ne bezonas iri la vartejon por akcepti filinon sur revena vojo.
Tiel pensis mi, tial aŭ ne tial, tre granda laco regis min. Mi preskaŭ tutan tagon ne povis levi min el lito. Preskaŭ tutan tagon mi kuŝis en lito.
Matene mi ne kuiris, kaj manĝigis al filino panojn jam aĉetitajn.
Tagmeze mi manĝigis tujpretan ĉinan vermiĉelon (nudelon) al filino.
Vespere filino manĝis udonon, kiun mi preparis.
Mia tuta korpo estis peza kaj laca. Precipe okuloj kaj kapo doloris min.



Dimanĉe iom reboniĝis mi, tiel sentis mi mem.
Matene mi manĝigis panon al filino kaj mi manĝis la restaĵojn. Kaj lavis ĉemizojn familianojn kaj pendigi ilin por sekigi.
Sekvante mi komencis tondi mian hararon per elektra hartondilo. Antaŭ spegulo de lavtablo mi faris.
Duone mi tondis mian hararon, subite akra doloro pikis mian lumbon. Mi falis kaj mallongan tempon mi ne povis moviĝi.
Tre malrapide mi levis min. Je ia angulo de flekso de korpo (je ia pozo), ree lumbo doloras pike. Precipe je sidiĝi, stariĝi, kuŝiĝi, leviĝi mi timas lumbagon (doloron je lumbo).



Morgaŭ eventuale mi ne povos iri labori.




髪をバリカンで刈ってたらぎっくり腰になってしまいました。