君のいないベルリン


www.youtube.com

Se vi dirus tion pli frue
eble mi irus ĝis la stacidom'
repreni mian monon, forgesi pri la vojo



Se vi dirus tion pli klare
eble mi ne agus kiel metronom'
kaj aŭskultus vian voĉan sonon
por la unua fojo



Berlino sen vi
estas urb' sen harmoni'
estas trista trista amasloĝej'

Berlino sen vi
lasas min sen energi'
en la trista trista amasloĝej



Se vi dirus tion pli frue
eble mi irus ĝis la flughaven'
por aĉeti biletojn por ambaŭ ni



Se vi dirus tion pli klare
eble mi vivus sen tiu ĉagren'
Nun aŭskultus vian voĉon
kun emoci'



Sed Berlino sen vi
estas urb' sen harmoni'
estas trista trista amasloĝej'

Berlino sen vi
lasas min sen energi'
en la trista trista amasloĝej'



Por mi la pejzaĝ'
de trista amasloĝej'
urba vizaĝ'
neniam iĝos la hejm'
de mia plej kara dezir'



Se vi dirus tion pli frue
eble mi restus en tiu vilaĝ'
kaj ne indus komenti kial Petro iris for.