Skribacxo sur afisxo de opozicia partio


(mia provo traduki artikolon de iu papero)

Sur la muro de mia hejmo estas du afiŝoj de opozicia partio. Reveninte de matena promenado mi rimarkis sur la afiŝoj aĉajn skribaĵojn. "Ruĝo", "La artikolo 9a de la konstitucio ne protektas Japanion" per nigra olea markilo (felt-plumo). Ĉe najbarulo sur afiŝo de alia opozicia partio aĉe skribiĝis "Maldekstrulo", do supozeble ili estas faritaj de sama persono.
Mi diris tion al mia edzino, kaj ŝi diris, "tuj demetu afiŝojn, se ne sekve la ulo ion pli aĉan faros al ni. ktp." Sed demet(ig)i afiŝojn estas la celo de la skribinto, kaj permeso al tiaj absurdaj agoj.
Do, mi aldonis afiŝon skribitan apud la afiŝoj. La temo estas jene: "Malbela ago estas insulton alskribi sur afiŝoj de fremda domo." Ĉu sufiĉe memkritikis kaj pentis tiuj, kiuj iam antaŭ tempo blasfemis al ne-apogantoj de la milito ---, al ili alĵetis vortojn "malpatrioto", "ruĝo" aŭ "naciperfidulo"? Kaj sen ĝusta pentado kaj sen-pripensado denove relevus tajdo de totalismo. Mi antkaŭ tiajn frazojn alskribis al la afiŝo, kaj finis la mesaĝon tiel: "Mi esperas taŭgan manieron al opinioj".
Mi tamen timas kaj zorgas socian atmosferon, en kiu oni senhezite maljustan petolan skribon faras premante sian opoziciajn opiniojn. Kaj tamen mi ne malvenku tion.

https://twitter.com/yatsu_n/status/900886749173485569