Raporti veron kaj realon (prov-traduko)


Intervjuo al fotintino URESHINO-Kyoko:
Mi fotis la knabinon en (la 20a de) aprilo 1965, en la 10a tago de la unua unuiĝinta-marŝado por reveno de Okinavo al ĉeflando. Tiam, kiam ni ripozis je KANNA-elementa lernejo en la vilaĝeto GINOZA, ekstere aŭdiĝis krio, "knabino estas surveturite mortigita!".
Sur vojo kuŝas sanga knabino tuj-mortinta per usona armea kamiono, usonaj soldatoj cigarojn-havantaj staras sentime.
Mi tuj petis foti tion al la administrantaro de la marŝado, ĉar tiam mi aŭskultis, ke multaj okinavanoj estis senkompensaj kontraŭ krimoj de usonaj soldatoj. Mi estis avertata pro danĝero, sed mi obstine petis, "mi akceptu mian mortigon, la realo devas esti raportata al ĉeflando", fine oni permesis foti kun kondiĉoj: foti malantaŭ kolega viro; ne rimarkate de soldatoj; filmojn deponu al la administrantaro de marŝado.
Mi fotis tion kaŝante fotilon en ĉemizo. Unu viro alparolis al soldatoj kaj deturnigis atentojn de la soldatoj.
La polico pridemandis nenion al soldatoj. La knabino estas kun librujo. Ŝi ĵus eniris en la elementa lernejo.



La filmo estis alportata tra subtera vojo, kaj tuj estis publikigita sur la ĵurnaro AKAHATA (organo de Japana Komunista Partio).


Vidu (artikolojn en la japana):
http://tokakushin.blogspot.jp/2017/07/blog-post_29.html
https://silmarilnecktie.wordpress.com/2015/05/20/55%EF%BC%9C%E4%B8%8D%E5%B1%88%E3%81%AE%E8%A9%A9%E3%80%80%E6%B2%96%E7%B8%84%E7%B7%A8%EF%BC%9E%E3%80%80%E3%80%8C%E5%B0%91%E5%A5%B3%E8%BD%A2%E6%AE%BA%E3%80%8D%E6%92%AE%E5%BD%B1%E3%81%AE%E5%86%99/
http://blog.livedoor.jp/ikedakayoko/archives/51424388.html
http://ryuma681.blog47.fc2.com/blog-entry-1262.html





Okinavano metis ĉemizon al la kadavro. Tiam oni ne permesis al okinavanoj protesti Usonon.