la plej grava krizo de demokratio en Japanio / Legxo kontraux Komplotado (Anti-Organized Crime Law) proponata

(el la organo de Japana Popola Helpo n-ro 1853 --- 2017-04-15)

Eĉ interamikiĝa babilrondo estis subpremata kiel krimo

de s-ro SUGIURA-Masao, suferinto de la leĝo pri publika ordo



La "leĝo kontraŭ komplotado" (nun proponata en la japana parlamento) kaŝe observos interpalorojn de popolo, punos internajn pensojn de popolo. Por sciigi la danĝerecon de la proponita leĝo ni programas serian intervjuon, je la unua, ni intervjuis s-ron SUGIURA-Masao (102 jarojn aĝa), kiu estis arestita kaj malliberigita pro leĝrompo de la publika ordo-leĝo.

[Ankaŭ mi oponas leĝon pri komplotado]
Kvin "Speciale Altaj Policanoj" linĉis per bastonoj

(Speciale Alta Polico : sekreta / politika / pensa polico)

  ≪Vi, aĉuloj agadas komunisman movadon, intensas aŭdace ruĝigi Japanion, kia krima! Malgraŭ ke en militejo karaj soldatoj tutenergie estas batalantaj por defendi nian landon! Malpatriotuloj! Neniu admonas nin eĉ se ni mortigus unu, du personon el vi. Do, ni batmortigu vin!≫
  Li estis alportata al gimnastejo de policejo en Yokohama, kaj kvin policanoj unu post aliaj batis kaj batis sovaĝe lin per bambuaj glavoj aŭ kverk-lignaj bastonoj, tiris lin man-premante lian hararon, ili batis liajn genuojn per kverko-bastono, kapon per bambuo, sidiginte lin je "seiza"-sid-pozocio (genufleksa kuŝ-sido) kaj sur liaj femuroj ili plure staris, saltis, kaj piedbatis ktp. Ili tre kruelege linĉis lin.
  La leĝo pri publika ordo, regulita en 1925, celas observi kaj subpremi asocion kaj movadon, kiuj neas la imperiestran reĝimon kaj kapitalismon. Post tri jaroj mort-puno estas instarita en la publika-ordo-leĝo. Kaj krome "krimo pri realigo de celo" (ĉiu ago krimiĝas: surstrate hazarde ricevi kaj konservi afiŝon de komunismo) estis instarita, kaj la leĝo furiozis.
  Eĉ se oni ne estas ano de malpermesita asocio, en kazo ke polico rigardis lin la helpanto, li estis arestata.

Organis grupojn por hobioj, interhelpado aŭ interamikiĝo


  S-ro SUGIURA naskiĝis kaj kreskis en granda familio, kaj la familio ne havas marĝenon ekonomian, do, li eklaboris en najbara presejo kiel novico tuj post elementa lernej-jaro. En 1930aj jaroj la pres-industrio estis en deprimo, presaj kompanioj dungis portempajn laboristojn, tiam pres-laboristoj estis duone senlaboraj. Multaj laborkonfliktoj okazis, kaj s-ro SUGIURA partoprenis en helpado de laborkonfliktoj. Pro ke laboristaj sindikatoj havis riskon de subpremo, li kun kolegoj organizis interhelpan grupon (nomata WAKOUKAI) de pres-eldon-laboristoj, kaj ili plie grandigis la grupon kiel eldon-laboristan klubon.
  ≪En la oficejo de la eldon-laborista klubo estis laborperado, goo, shogi-ŝako kaj libroj --- laboristoj povis relasiĝi kaj amuziĝi. Ludi blovharmonikon, ekskurso, montogrimpo, marbano, sporta festivalo, kunveno por hajko, libro-prunt-servo, konsuma kooperativo ktp. ni diversajn aferojn administris. Mi volis helpi mizeran vivon de pres-laboristoj, mi volis okazigi aranĝonj kiujn laboristoj ĝuas malgraŭ malluma socio.≫
  La nombro de kulbano pli kaj pli multiĝis kaj ĝi atingis al 1500. Tiuj, kiuj komence venis por ŝatokupo, poste iĝis aktivuloj de la klubo.

dauxrigota