Pri La Manifesto de la Mondpopolo / 「世界人」宣言について --- その2

Antaŭa aldono poste skribita

 Ĝis nun mi iom tro kritike skribus pri la Manifesto de la Mondpooplo.
 Mi volas nek ataki ĝin, nek malŝati ĝin. Simple mi ne apogas ĝin kiel principon de Esperanto.
 Certe, la angla funkcias kiel internacia labora lingvo, kaj por solvi problemojn la angla estas unue utila.
 Alie Esperanto estas tre facile lernebla, kaj lernantoj povas facile renkonti/aliĝi al komunumo, eĉ komencantoj povas fari novan komunumon. Tio estas allogeco de Esperanto, kiun ne havus aliaj fremdlingvoj.
 En komunumo ne malmulte estas tiuj kiuj ne interesas la kreinton Zamenhof kaj la kialon de genero de Esperanto, eĉ tiuj estas kiuj venis el Zamenhofa rakonto.
 Kaj en tuj / jam ekzistantaj komunumoj estas konstruitaj kulturoj kaj produktitaj kulturaĵoj, kujn ĉiuj rajtas ĝuj kaj amuzi. Kvazaŭ tiuj estas fenomenoj en minoritataj lingvoj. Same oni rajtas diri pri aliaj artefaritaj lingvoj sinsekve kreitaj, ekzemple la Klingona lingvo. Oni povas ĝui la Klingongan sen donita civitaneco. Do la Klingona lingvo ne bezonus sian manifeston. Ĉar tia manifesto nure esprimas nunan staton de la lingvo, ĉu ne?
 Tiam, kiam amanto de la Klingona lingvo frontus la krizo de la lingvo, ili certe skribante manifeston strebus teni la klingonan komunumon kaj deklarus, "ni estas la Klingona Popolo". Mi eble ridetus, sed ne mokas ilin.


Tri opinioj, Sep Zamenhof-ec-aj principoj, Kvar celoj

La Manifesto de la Mondpopolo, kiu enhavas tri opiniojn, sep zamenhof-ec-ajn principojn kaj kvar celojn, malkoheras je la tri aferoj (opinioj, principoj kaj celoj). Ĝia iu parto diras pri seninteresiĝo al la mondo, alia parto diras pri "reprezenta sistemo" kaj pri "memdefend-rajto" kaj fine enfermia kultura esperanto-rondo.


Interalie mi neniam povas aprobi la kvina zamenhofecon, "Memdefendo kaj preparo por memdefendo estas tamen rajto."
Ni bone scias, politikistoj preskaŭ ĉiujn modernajn kaj nunajn militojn faris/faradas en la nomo de "memdefendo(-rajto)".
Agnoski intence / agnoskigi al Esperantistoj individuaj la "memdefend-rajton" tute kontraŭas Zamenhof-econ. Ni devas emfazi rajtojn vere zamenhofecajn, kiuj estas rezist-rajto kaj revolucia rajto kontraŭ maldemokrata potenco aŭ maljusta okupado kaj praktiko, kiuj minacas/difektas homan degnecon. Samtempe ni devas kontraŭi subpremon de homaj rajtoj, vanan konsumadon de homaj havaĵoj, genocidon kaj medidetruon en la nomo "memdefendo (kaj ĝia preparado)".

Internacia(j) lingvo(j) estas historiaj. Ĉiu artefarita lingvo havas grundon de sia genero ,kaj ĉiu iam malaperos tiam, kiam la misio estos plenumita, kaj kiam la grundo de ekzisto forsolviĝos. (tute samas ankaŭ filozofio). Restos nur kuriozaĵo por scivolemuoj.
Sed la problemoj kiuj suferis la kreinton Zamenhof ankoraŭ restas nesolvitaj.
Iam la kureinto de Esperanto ĝemis en la dua Esperant-Kongreso Internacia: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!" Ankax mi samas.


Se (kiam) la manifesto nomas sin "de la Mondpopolo", ni devas pripensi, kion ni faru al la mondo, antaŭ esti Esperanto. Kaj ni devas pripensi, kion ni faru per Esperanto. (Mi ne neas amuzi/ĝui Esperanton)