フランス人権宣言

ソースは以下


前文 Antaŭparolo
国民議会として構成されたフランス人民の代表者たちは、人の権利に対する無知、忘却、または軽視が、公の不幸と政府の腐敗の唯一の原因であることを考慮し、 La Reprezentantoj de la Franca Popolo, kuniĝintaj en Nacia Asembleo; konsiderante, ke la malagnosko, la forgeso aŭ la malrespekto de la homaj rajtoj estas la solaj kaŭzoj de la publikaj malfeliĉoj kaj de la registara korupto;
人の譲りわたすことのできない神聖な自然的権利を、厳粛な宣言において提示することを決意した。この宣言が、社会全体のすべての構成員に絶えず示され、かれらの権利と義務を不断に想起させるように。立法権および執行権の行為が、すべての政治制度の目的とつねに比較されうることで一層尊重されるように。市民の要求が、以後、簡潔で争いの余地のない原理に基づくことによって、つねに憲法の維持と万人の幸福に向かうように。 decidis elmeti en solena Deklaracio la naturajn, necedeblajn kaj sanktajn rajtojn de la homo, por ke tiu Deklaracio -- konstante antaŭ la membroj de la socia korpo -- senĉese memorigu al ili iliajn rajtojn kaj devojn; por ke la aktoj de la leĝfara povo kaj tiuj de la plenuma povo -- povantaj esti ĉiumomente komparataj kun la celo de ĉia politika institucio -- estu pli observataj; por ke la petoj de la civitanoj -- de nun bazitaj sur simplaj kaj nekontesteblaj principoj -- ĉiam celu la vivtenon de la Konstitucio kaj ĉies feliĉon.
こうして、国民議会は、最高存在の前に、かつ、その庇護のもとに、人および市民の以下の諸権利を承認し、宣言する。 Konsekvence la Nacia Asembleo agnoskas kaj deklaras, kun la ĉeesto kaj sub la egido de la Supra Estulo, la jenajn homajn kaj civitanajn rajtojn.
第1条(自由・権利の平等) Artikolo 1
人は、自由、かつ、権利において平等なものとして生まれ、生存する。社会的差別は、共同の利益に基づくものでなければ、設けられない。 La homoj denaske estas liberaj kaj egalaj laŭ rajtoj. La sociaj diferencigoj povas baziĝi nur sur la komuna utilo.
第2条(政治的結合の目的と権利の種類) Artikolo 2
すべての政治的結合の目的は、人の、時効によって消滅することのない自然的な諸権利の保全にある。これらの諸権利とは、自由、所有、安全および圧制への抵抗である。 La celo de ĉia politika asocio estas la konservo de la naturaj kaj neperdeblaj homaj rajtoj. Tiuj rajtoj estas libereco, proprieto, sekureco kaj rezisto kontraŭ subpremo.
第3条(国民主権 Artikolo 3
すべての主権の淵源(えんげん=みなもと)は、本質的に国民にある。いかなる団体も、いかなる個人も、国民から明示的に発しない権威を行使することはできない。 La principo de ĉia suvereneco esence kuŝas en la nacio. Nenia popolparto, nenia individuo povas plenumi aŭtoritaton, kiu ne venas de ĝi.
第4条(自由の定義・権利行使の限界) Artikolo 4
自由とは、他人を害しないすべてのことをなしうることにある。したがって、各人の自然的諸権利の行使は、社会の他の構成員にこれらと同一の権利の享受を確保すること以外の限界をもたない。これらの限界は、法律によってでなければ定められない。 Libereco estas la rajto fari ĉion, kio ne malutilas al aliulo: tiel la plenumo de la naturaj rajtoj de ĉiu homo havas la nurajn limojn, kiuj garantias al la aliaj socianoj la ĝuon de tiuj samaj rajtoj. Tiujn limojn povas determini nur la leĝo.
第5条(法律による禁止) Artikolo 5
法律は、社会に有害な行為しか禁止する権利をもたない。法律によって禁止されていないすべての行為は妨げられず、また、何人も、法律が命じていないことを行うように強制されない。 La leĝo rajtas malpermesi nur la agojn malutilajn al la socio. Oni ne rajtas malhelpi tion, kion la leĝo ne malpermesas; kaj oni ne rajtas devigi iun fari tion, kion ĝi ne ordonas.
第6条(一般意思の表明としての法律、市民の立法参加権) Artikolo 6
法律は、一般意思の表明である。すべての市民は、みずから、またはその代表者によって、その形成に参与する権利をもつ。法律は、保護を与える場合にも、処罰を加える場合にも、すべての者に対して同一でなければならない。すべての市民は、法律の前に平等であるから、その能力にしたがって、かつ、その徳行と才能以外の差別なしに、等しく、すべての位階、地位および公職に就くことができる。 La leĝo estas la esprimo de la ĝenerala volo. Ĉiuj civitanoj rajtas mem aŭ per siaj reprezentantoj partopreni ĝian faron. Ĝi estu sama por ĉiuj, ĉu por protekti ĉu por puni. Egalaj laŭ ĝi, ĉiuj civitanoj ankaŭ estas akcepteblaj por ĉiaj publikaj oficoj, postenoj kaj laboroj laŭ siaj kapabloj kaj kun nenia diferencigo krom tiuj laŭ la virtoj kaj talentoj.
第7条(適法手続きと身体の安全) Artikolo 7
何人も、法律が定めた場合で、かつ、法律が定めた形式によらなければ、訴追され、逮捕され、または拘禁されない。恣意的(しいてき)な命令を要請し、発令し、執行し、または執行させた者は、処罰されなければならない。ただし、法律によって召喚され、または逮捕されたすべての市民は、直ちに服従しなければならない。その者は、抵抗によって有罪となる。 Oni rajtas akuzi, aresti kaj teni iun nur en la okazoj determinitaj de la leĝo kaj laŭ la formoj preskribitaj de ĝi. Kiuj instigas, faras, plenumas aŭ plenumigas arbitrajn ordonojn, tiuj estu punitaj; sed ĉiu civitano vokita aŭ arestita laŭ la leĝo tuj obeu: lia rezisto igas lin kulpa.
第8条(罪刑法定主義 Artikolo 8
法律は、厳格かつ明白に必要な刑罰でなければ定めてはならない。何人も、犯行に先立って設定され、公布され、かつ、適法に適用された法律によらなければ処罰されない。 La leĝo faru nur strikte kaj evidente necesajn punojn; kaj oni rajtas puni iun nur laŭ leĝo farita kaj promulgita antaŭ la delikto kaj laŭleĝe aplikata.
第9条(無罪の推定) Artikolo 9
何人も、有罪と宣告されるまでは無罪と推定される。ゆえに、逮捕が不可欠と判断された場合でも、その身柄の確保にとって不必要に厳しい強制は、すべて、法律によって厳重に抑止されなければならない。 Ĉar ĉiun homon oni supozu senkulpa ĝis la deklaro pri lia kulpo, se oni opinias lian areston nepra, la leĝo severe punu ĉian rigoraĵon, kiu ne necesus por sekurigi la homon.
第10条(意見の自由) Artikolo 10
何人も、その意見の表明が法律によって定められた公の株序を乱さない限り、たとえ宗教上のものであっても、その意見について不安を持たないようにされなければならない。 Neniun oni maltrankviligu pro liaj opinioj, eĉ religiaj, kondiĉe ke iliaj montroj ne konfuzu la publikan ordon aranĝitan de la leĝo.
第11条(表現の自由 Artikolo 11
思想および意見の自由な伝達は、人の最も貴重な権利の一つである。したがって、すべての市民は、法律によって定められた場合にその自由の濫用について責任を負うほかは、自由に、話し、書き、印刷することができる。 La libera komuniko de la pensoj kaj opinioj estas unu el la plej altvaloraj homaj rajtoj: ĉiu civitano do rajtas libere paroli, skribi, presi, kondiĉe ke li ne troprofitu tiun liberecon en la okazoj determinitaj de la leĝo.
第12条(公の武力) Artikolo 12
人および市民の権利の保障は、公の武力を必要とする。したがって、この武力は、すべての者の利益のために設けられるのであり、それが委託される老の特定の利益のために設けられるのではない。 La garantio de la homaj kaj civitanaj rajtoj necesigas publikan forton: tiu forto do estas starigita por ĉies intereso, ne por la privata utilo de tiuj, al kiuj oni konfidis ĝin.
第13条(租税の分担) Artikolo 13
公の武力の維持および行政の支出のために、共同の租税が不可欠である。共同の租税は、すべての市民の間で、その能力に応じて、平等に分担されなければならない。 Por vivteni la publikan forton kaj por la administraciaj elspezoj nepras komuna monkontribuo: ĝi estu egale dividita inter ĉiuj civitanoj laŭ iliaj kapabloj.
第14条(租税に関与する市民の権利) Artikolo 14
すべての市民は、みずから、またはその代表者によって、公の租税の必要性を確認し、それを自由に承認し、その使途を追跡し、かつその数額、基礎、取立て、および期間を決定する権利をもつ。 Ĉiuj civitanoj rajtas konstati mem aŭ per siaj reprezentantoj la neceson de la publika monkontribuo, libere konsenti ĝin, pririgardi ĝian uzon, kaj determini la kvoton, la bazon, la kolekton kaj la daŭron.
第15条(行政の報告を求める権利) Artikolo 15
社会は、すべての官吏に対して、その行政について報告を求める権利をもつ。 La socio rajtas pridemandi ĉiun publikan agenton pri lia administrado.
第16条(権利の保障と権力分立) Artikolo 16
権利の保障が確保されず、権力の分立が定められていないすべての社会は、憲法をもたない。 Ĉiu socio, en kiu oni ne garantias la rajtojn kaj ne determinis la dispartigon de la povoj, ne havas konstitucion.
第17条(所有の不可侵、正当かつ事前の補償) Artikolo 17
所有は、神聖かつ不可侵の権利であり、何人も、適法に確認された公の必要が明白にそれを要求する場合で、かつ、正当かつ事前の補償のもとでなければ、それを奪われない。 Ĉar la proprieto* estas nemalobservebla kaj sankta rajto, oni rajtas senigi neniun je ĝi, krom se la laŭleĝe konstatita publika neceso evidente postulas tion kaj kun la kondiĉo de justa kaj antaŭa kompenso.